Mi ne povis trovi la esperantan nomon por Myanmar (Angle) antaŭe Birmo. Mi ĝin skribis kiel Mjanmaro.
Ĉu la nomoj de la kontinentoj devas esti en abocordo (alphabetical order?)
Mi kredas, ke la nomo por "Korea" devas esti Koreo, ne Koreio. Ĉu mi prava s?
Mi ĵus vidis en la Esperanto-adresaro, ke ili uzas "Koreio," sed du votaroj donas "Koreo." Kion ni faru?
- Mi scias ke Koreio estas la ĝusta vorto por angle:Korea. Mi vidis filmon de la UK-o en tiu lando kaj ĉiuj uzis "Koreio" por la landnomo. M i ne havas ideon pri Myanmar. --Chuck SMITH
Sed ankaŭ la PMEG havas Sud-Koreo kaj Nord-Koreo, kaj diras, ke la ĉefurbo de Birmo estas Mjanmao. Vidu [[1]] [Werner Moeller]?
"Kore-o" estas homo korea, "Kore-io" estas la nacio korea. --Stefano KALB
Demandeto pri urbonomo... Ĉu "Losanĝeleso" aŭ "Losanĝelo" por "Los Angeles"? Aliloke mi (ĝis nun) vidis nur "Losanĝeleso", sed "Losanĝelo" troviĝas en kelkaj paĝoj ĉi tie (Usono, [Naomi C ampbell]?, kaj Elizabeth Taylor), kaj "Los-Anĝeles" en unu paĝo (Molokanismo). Serĉante aliloke en la interreto, mi trovas eĉ "Los-Anĝeleso" kaj "Los Anĝeleso". Plej bona, laŭ mi, estas "Losanĝeleso" (simple unuvorta, kaj konservinta ĉi un literon), sed mi volis demandi aliulojn antaŭ ol oni devus (re)reŝanĝi ĉiun riferencon. --Brion VIBBER
Peter Benson, en Comprehensive English-Esperanto Dictionary" p.307 diras "Los-Anĝeleso." Werner MOELLER
Dankon. (Ŝajne mi devas mendi e kzempleron de tiu! Mi havas nur la vortaron JC Wells, kiu ne entenas multe da geografiaĵoj.) Ĉu ankaŭ San-Francisko, San-Diego, ktp? --Brion VIBBER
"Losanĝelo" devenas de la Esperanto->Angla vortaro de Montague BUTLER, kiu ŝajne preferas vortojn de malmultaj silaboj. -- Stefano KALB
"Los-Anĝeleso" (kaj, alternative, "Losanĝeleso") estas proponita de la PMEG. Laŭ Google, "Los-Anĝeleso" klare estas la plej preferata formo en la reto. -- Stefano KALB
Wow! Mi ŝatas la bun tajn kontinentajn mapojn. Bonege! [Werner Moeller]?
- Dankon! Mi trapasis kelkajn horojn per laboro je tiuj... Mi baldaŭ finos Afrikon. Hmm, kion vi pensas; ĉu mi aldonu la nomojn de grandaj urboj, riveregoj, ktp? Almenaŭ ĉefurboj estas troveblaj en esperantigita literumado ĉe [Bertilo], sed mi ne volas troplenigi la mapojn. (Ankaŭ: bonvolu notigi min pri ia ajn fuŝaĵo en la mapojn, mi korektos.) --Brion VIBBER
Helpon! Kion fari kiam nomoj "kolizias"? Alklaku egzemple "Ĝavo" sub "Insuloj" (
Geografio) kaj "kruco" sub la artikolo pri "
Skandinava kruco". --[[Bjørn A. BOJESEN]]
- La plej simpla solvo, mi pensas, estas disigi la du (aŭ plurajn) sencojn per rondaj krampoj: [Ĝavo (programlingvo)]? kaj [Ĝavo (insulo)]? ktp. Ĝavo do povus listi ambaŭ, sed kutime oni ligus rekte al [[Gxavo (programlingvo)|Gxavo]] aux [[Gxavo (insulo)|Gxavo]] laŭ la ĉirkaŭteksto. Aŭ ebla la krampoj ne necesas? Ĉu [Ĝavo insulo]? ktp estas sufiĉe belaspekta? --Brion VIBBER
- Rondaj krampoj pli belas, laŭ mi. Tiu mesaĝo estas nur por doni mian opinion kaj kreskigi la statistikojn favore al iu uzo :-) --Nicolas STAMPF
GRAVA! Nun mi navigiligis preskaŭ ĉiujn jamajn geogragiajn ejojn, laŭ la formulo "geografio > [kontinento] (> [subkontinento) (> [regiono] (> [subregiono])) > lando (> [landparto]) (> [regiono] (> [provinco]) (> [urbo] (> [urboparto] (> [strato]))" aŭ "geografio > [aĵo (maro, monto, ktp] > ?". Bv. vidi egzemple Manhattan
?,
Ŝetlandaj Insuloj,
Baltmaro,
Rusio kaj
Eŭskio.
Estis sufiĉe granda laboro, sed mi vere kredas, ke ĝi plifaciligas la navigon inter artikoloj prilokaj.
Tial mi petas ĉiun, kiu intencas skribi pri IU AJN EJO - ĉu lando, ĉu butiko, ĉu monto - BV. SAMTEMPE FARI NAVIGILON laŭ la supra formulo!!! Se vi samtempe povus aldoni flagon (vd.
Nomoj de titoloj. Facile troveblas je
http://www.fotw.net, kaj 100-bilder-altigeblas per iu ajn desegnoprogramo) aŭ heraldikaĵon, estus vere bonege. Tio ŝparus perfektemulojn kiel mi por multege da laboro! :-)
Mi intencas fari similan navig-sistemon por ĉiuj lingvoj, sed nun tro lacas! ;-)
Ĉu plaĉa ideo?
[[Bjørn A. BOJESEN]]
Bonvolu vidi la paĝon
Por Aldoni Nacion.
-Stefano KALB
Mi aldonis multajn artikoletojn pri ĉiuj geografiaj objektoj (montoj, maroj, riveroj, ...) kun difinoj kaj listoj kaj samloke, en la dua nivelo, ligis ilin kun la konkretaj objektnomoj. Al mi ŝajnas ke estos pli oportune havi sur la ĉefpaĝo pri Geografio, nur ligilojn unuagradajn: objektoj, sciencoj k.s. Eĉ la liston de la landoj dislokigi sub la artikolo "Landoj", liston de urboj - sub la artikolo "Urboj", k.t.p. Kion vi pensas pri tiaj ŝanĝoj ?
Avtandil ABULADZE
Mi tute samopinias. Eĉ oni ne bezonas propran listigon de urboj, krom la plej grandaj: Aliajn oni povas trovi sub la ĉiukaza lando.
Do, ni ŝanĝu baldaŭ, se pli ol ni konsentas. --[[Bjørn]]
Mi ankaŭ konsentas --Stefano KALB
Kion vi pensas pri havi la liston de la 20 plej grandaj urboj en la ĉefa paĝo de Geografio kaj havi kompletan liston de urboj en la paĝo de urboj laŭ lando? --Chuck SMITH