[Hejmen]Socio-Ekonomia Geografio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Socio-Ekonomia Geografio
Unu el du ĉefaj partoj de geografiaj sciencoj, pristudas teritorian organizon de la socio en diversaj landoj, regionoj, lokoj. Ĝi dispartiĝas je:

Socio-Ekonomia Geografio faras ĉefkernon de ĉiuj sciencaj geografiaj disciplinoj kaj direktoj, okupiĝantaj pri sociaj eventoj.

Ekonomia Geografio pristudas specifikecon de formado de teritoriaj-ekonomiaj strukturoj de mastrumado en diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi dividiĝas je (1) ĝenerala, ekonomibranĉa (Geografio de Agrikulturo, Industrio, Transporto, k.c.), regiona Ekonomiaj Geografioj kaj Geografio de Monda Mastrumado.

Socia Geografio pristudas spacajn procesojn kaj formojn de organizado de homvivo, antaŭ ĉio laŭ vidpunkto de kondiĉoj de laboro, ripozo, vivo, reprodukto de homoj. Ĝi estas ligita kun sociaj, demografiaj, ekonomiaj kaj aliaj esploroj.

Geografio de Loĝantaro pristudas dislokigon kaj teritorian organizon de loĝantaro, ĝian lokon en procesoj de socia produktado kaj reciprokagon de la socio kun ĉirkaŭmedio. Geografio de Loĝantaro pririgardas en geografia aspekto diversajn problemojn, ligitan kun loĝantaro, ĝia nombro, strukturo, dislokigo, teritoria formo (urba kaj kampara loĝantaro).

Vd. ankaŭ: Fizika Geografio


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 5:23 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: