En laŭfundamenta? Esperanto nur la tripersona pronomo dintingiĝas montrante sekson, kun virseksa "li", inseksa "ŝi", kaj nehoma "ĝi".
Multaj riismanoj celas kontraŭseksismon per provizii seksneŭtralan pronomon por priskribi homojn de nekonata sekso anstataŭ la ofte uzata maskla pronomo "li". Aliaj preferas plene anstataŭigi la du seksmontrantajn pronomojn "li" kaj "ŝi" pro ilia proklamita nelogikeco aŭ eŭropcentrismo; sed la distingo inter homa "ri" kaj nehoma "ĝi" ĝenerale restas.
Inter la kontraŭproponoj troviĝas la uzo de "ĝi" por homoj de nekonata sekso, kaj la uzo de "tiu" kvazaŭ pronomo. Aliaj uzas "ŝli" ĉar ĝi estas, laŭ ili, tuj komprenebla. Aliaj ankaŭ uzas "gi" ĉar ĝi sonas kiel "ĝi", sed ne estas "ĝi".