Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
Ĉi tiu artikolo temas pri la Interlingvao de Gode, ne la pli malnova Interlingua de Peano. Notu bone ke Interlingua ne estas Interlingue, kiu estas nova nomo por la planlingvo Occidental?.
Interlingvao, naskiĝinte en 1951, estas lingvo novlatina, artefarite ĉefe de [Alexander GODE]? kiel sintezo de la angla, franca, itala, hispana kaj portugala, enhavante la gramatiko?n kaj vortojn plej komuna inter tiuj. Pro tio, ĝi estas tre komprenebla sen studo al la parolantoj de ĉi tiuj lingvoj -- al 1240 milionoj, unu kvinono de la mondo. Hodiaŭ ĝi klare estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter planlingvoj.
Gode konstruis Interlingvaon estante gvidata de la jenaj tri reguloj:
Tia metodo produktas lingvon komprenebla sen studo al la parolantoj de la fontlingvoj. Ekzemple, multe de vi, pro la novlatineco de Esperanto, probable povas legi la jenon en Interlingvao, hazarde prenita el novaĵgrupo:
Esperanto es multo bon in contactos con altere esperantistas. Interlingua tu pote del altere latere usar in contactes con multe alteres que solo le parlatores de interlingua ipse.
La sama en Esperanto:
Esperanto estas tre bona en kontaktoj kun aliaj esperantistoj. Interlingvaon vi povas aliflanke uzi en kontaktoj kun multaj aliaj ol nur la parolantoj de interlingua mem.
(La originala estis skribita de Kjell REHNSTROEM de Svedio kaj la traduko de Laszlo GARAMVOLGYI de Hungario).
Sed tia mirinda legebleco kostas. Dum Interlingvao estas facile legebla, ĝi ne estas tiel facile lernebla aŭ skribebla aŭ parolebla. La gramatiko ne estas tiel regula kaj simpla kiel tiu de Esperanto. Kaj la baza aro de radikaj vortoj por ĉiutaga parolado estas multe pli granda, ĉar Interlingvao plejparte ne utilas regulajn afiksojn, sed dependas de la radikaro de la latinidaj lingvoj:
sana san sano sanitate malsana malade malsano maladia malsanulejo hospital sanigxi recovrar sanigi curar malsanigxi cader malade
Al la leganto kiu jam regas la anglan aŭ lingvon latinidan, la dekstra kolumno de vortoj estas multe pli komprenebla. La dekstra kolumno ankaŭ estas multe pli internacia: ekzemple, hospital ekzistas en preskaŭ ĉiuj lingvoj (eĉ en Esperanto!), sed malsanulejo en nur unu lingvo: Esperanto.
Sed al parolanto aŭ skribanto de iu ajn lingvo, la maldesktra kolumno estas multe pli facile lernebla ĉar ĝi uzas unu radikon (san-) kun regulaj afiksoj. La vortoj de Esperanto estas plejparte regulaj: sana -> sano, sana -> malsana, malsana -> malsano. Sed en Interlingvao, la vortoj ne estas plejparte regulaj: san -> sanitate, san -> malade, malade -> maladia (kaj ne *maladetate).
Esperanto skribita estas pli malfacile komprenebla al neparolontaj ĉar Zamenhof, kiam li konstruis Esperanton, zorgeme atentis pri ortografio kaj parolebleco, pri kiuj Gode ete atentis. Ekzemple, la Esperanta kontakto kaj la contacto de Interlingvao signifas kaj prononciĝas same, sed skribite aspektas malsame. Kial? Ĉar la ortografio de Esperanto estas pli simpla -- unu sono, unu litero -- dum tiu de Interlingvao estas pli malsimpla. La litero "c" de Interlingvao, ekzemple, povas havi la sonon de la Esperanta "k", "c" aŭ "s", depende de la ĉirkaŭaj literoj kaj la ĉefa lingvo de la parolanto. Tiaj detaloj faras Interlingvaon pli malfacile lernebla kaj parolebla, sed samtempe pli facile legebla: la literoj kaŝas la historion de la latinida. Al la menso latinida, la k de Esperanto ŝajnas malbela, nenatura kaj barbara, sed al la lernanto la k estas multe pli fidinda ol la c.
Pri neŭtraleco, Esperanto estas pli neŭtrala ol Interlingvao, kiu nur pruntas vortojn novlatinajn. Tamen, la plej ofte uzataj vortoj de Esperanto ankaŭ estas novlatinaj. Ankaŭe, la plia neŭtraleco de Esperanto inter eŭropaj lingvoj, en mondo en kiu du trionoj de homaro ne regas lingvon eŭropan, estas ridinda. Aliflanke, Interlingvao estas pli fidinda al la grekolatina vortaro?, kiu estas efektive internacia per la praktiko? de scienco.
Pri parolebleco, Esperanto estas kaj restas la sola planlingvo, dum la pasinta cent jaroj, havanta pli ol kelkmil da parolantoj. Tio ne estas malgranda atingo. Nur unu alia planlingvo preterpasis tiun markon: la volapuka (kiu havis 200 mil parolantojn en 1890).
Pri legebleco, la ĉina lingvo ankaŭ estas legebla de unu kvinono de la mondo, sed neniu okcidentulo serioze proponas ĝin kiel interlingvo. Aŭ proponas lingvon novsanskritan (kiu estus komprenebla al unu sesono de la mondo).
La ortografio kaj gramatiko ne estas tiel neta kiel la vortaro, eble ĉar mono mankis al Gode post la morto en 1950 de Alice Vanderbilt MORRIS. Morris, de la riĉa usona familio Vanderbilt kaj edzino de usona ambasadoro al Belgio, nutris la projekton dum 1924-50 el ŝia koro kaj monujo, sed ial ne heredigis iom da sia mono al la IALA, la organizo kiu estris la projekton. Ŝi estis Esperantisto, do eble la evoluinta Interlingvao de Gode ne plaĉis al ŝi.
Sed kial Gode inventus lingvon pli komplika kaj malfacila ol Esperanto? Estas du ĉefaj argumentoj:
hospital malsanulejo contactos kontaktoj dictionario vortaro schola lernejo postquam post kiam que ke quatro kvar al minus almenaux matino mateno inferno infero
Interlingvao havas ĉirkaŭ mil fluajn parolantojn. Inter multaj aliaj uzoj, ĝi estis uzita en resumoj de sciencaj artikoloj. Por tia uzo, la lingvo estas ideala: uzata kiel lingvo legata de tiuj, kiuj havas bonan scion de latinaj radikoj pro laboro kaj studo en scienco. Interlingvao estas instruita en lernejoj en Svedio kaj Danio (?) kiel enkonduko al la angla, franca, ktp. Internacie, same kiel Esperanto, ĉiu registaro kaj internacia organizo timas subskribi sian nomon al Interlingvao -- eĉ la EU, kiu ege bezonas ian interlingvon.
Interrete, Interlingvao havas oficialan [TTT-pagxon]. Post Esperanto ĝi estas la plej granda el la planlingvoj en la TTT.
Ĝis la 18-a jarcento, kiam ĝi estis forpuŝigita de la franca, la latina estis la internacia lingvo de la Okcidento, kaj, dum du jarcentoj pluaj, ĝi estis normala parto de okcidenta klerigado. La franca, la angla kaj la militama naciismo de la Okcidento finfine mortigis la latinan -- la Vatikano sole ankoraŭ uzis ĝin (kvankam nur oficiale) -- sed ambaŭ speco de Interlingvao deziris revivigi la revon de la latina (iaspece) sur ĉiu lango. La Interlingvao de Gode ja nomis sin la latina moderna.
La komparo inter Interlingvao kaj tri aliaj interlingvoj:
la latina
Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.Latino sen fleksio
Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tua voluntate es facta
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostros debitos,
sicut et nos remitte ad nostros debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
Interlingvao
Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celo.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos de malo.
Esperanto
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
/Priparolu?