[Hejmen]Ido

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

nomo: Ido
parolantoj: 250-5000?
landoj: ?
origino: planlingvo kreita de [Louis de Beaufront]? en 1907 kiel "reformita" Esperanto
skribo: latina

La lingvoprojekto sub la titolo Ido aperis en 1907 jaro kaj ĝia aŭtoro estis franca lingvisto Louis de Beaufront. La kaŭzo de tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj esperantistoj al perfektigado de la Internacia Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa perfekteco de Esperanto bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo. Post apero de Ido sekvis grava skismo en la internacia Esperanto movado. La nova projekto allogis precipe lingvistojn. Sed okazis tiel, ke Espernto fariĝis lingvo sen gvidantoj kaj Ido - tio sen popolo. La Idistoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo - temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn. Sed organizita Ido movado ekzistas ĝis nun, plejparte dank' al la Interreto? kaj kelkaj entiuziastoj, kredantaj je supereco de Ido.

Idaj vortoj en esperanto

-iv- (kiel en "pagiva" = "pagipova"), -end- (kiel en "pagenda" = "deviga pagi")


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 5:49 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: