[Hejmen]Ontario

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 9-a revisio:
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario
angle Ontario [an-TER-jo] ---france La Province de l'Ontario

La provinco de Ontario estas 1.068.580 km2 en areo, kaj havas 11,874.436 loĝantojn (2001). Ontario estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la [Golfo Hudsona]? kaj inter Kebekio kaj Manitobo.

Toronto, kun 4.881.000 logantoj en la metropolita areo, estas la plej granda urbo de Ontario, kaj ĝi estas la ĉefurbo de la provinco. Tamen Otavo?, (1.107.000), la ĉefurbo de la tuta Kanado, ankaŭ situas en Ontario, ĉe la Rivero Otavo. Aliaj gravaj urboj en Ontario esta s Hamilton? (680.600), London? (426.300), Kitchener? (431.700), [St. Catherines- Niagaro]? (393.100), Windsor (313.800), Oshawa (305.00), Sudbury (156.700), kaj Thunder Bay (124.100).

[[Etienne Brulé]] kaj [Samuel de Champlain]? unue esploris Ontarion (1610 kaj 1613). Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indianoj. Francoj misiistoj loĝis kun la indianoj kaj fondis misiejojn.

Je 1763, post la milito inter la francoj kaj la angloj en Nordameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita. Tamen, je 1784, post la Usona [Revolucia Milito]?, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. Je 1791, brita Kanado dividiĝis en du partojn, Supra Kanado (Upper Canada), aŭ Ontario, kaj Malalta Kanado (Lower Canada,) aŭ Kebekio. Laŭ la [Akto de Konfederacio]?, 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado.

La manufaktura, la agrikultura, kaj la minaj industrioj estas gravaj en Ontario.

Lastatempe, multaj homoj enmigris al Ontario, kaj parolis multajn gepatrajn lingvjon. Ili estas franca 479.285; la ĉina 328.165; la itala 305.155; la germana 159.430; la portugala 150.000; la hispana 100.890; kaj multaj aliaj. (censo de 1996)


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 27, 2002 5:19 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: