[Hejmen]Grandaj Lagoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Grandaj Lagoj- la Lagoj Supera?, Miĉigano?, Hurona?, Erio?, kaj Ontario- formas la plej granda nesala akvosistemo en la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono, inter la provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la ŝtatoj de Ilinojso?, Indianao?, Miŝigano?, Minesoto?, Nov-Jorkio, Ohio?, Pensilvanio, kaj Viskonsino?. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.

La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la Rivero Sankta-Laŭrenco? ĝis Montrealo?. Tiam ili uzas la 293 km Sankta-Laŭrenco Markanalon (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la [Welland Kanalon]? inter la Lago Ontario kaj la Lago Erio. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.

Lago-areo en km2-alteco super la marnivelo

 Ontario  19.477        75 m
 Erio     25.719       174 m
 Hurona   59.570       177 m
 Miĉigano 58.016       177 m
 Supera   82.362       183 m 

Nur la surfaco de la Lago Erio glaciiĝis vintre, ĉar ĝi ne estas lago tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 12, 2002 1:34 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: