[Hejmen]Toronto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Toronto, la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de [Lago Ontario]?. La urbo de Toronto, 97 km2, havas ĉirkaŭ 650.000 loĝantojn. Metropola Toronto, 622 km2, kiu konstituas la urbojn de Toronto, York, East York, North York, Etiboke, kaj Scarborough, havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la GTA, (Greater Toronto Area), aŭ Granda Toronto Areo (la regiono de plia Toronto), 5.868 km2, havas ĉirkaŭ 4.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, korporacigita je 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko.

Toronto estas indiana nomo, kiu signifas "Kunvenejo." La francoj estigis [[Fort Rouillé]], sed ili brulis la fuorton dum la milito en 1759 . La britoj komencis loĝi tie je 1793, kaj nomis la lokon Yorkon. Kiam York urbiĝis je 1834, [John Graves Simcoe]? nomis ĝin Toronton.

La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park en Toronto.

Toronto estas grava financa centro de Kanado. La [Toronta Borso]? estas en Bay Street, kaj estas multaj altaj bankaj kaj komercaj ĉielskrapantoj en la centro de la urbo. La [CN (Kanada Nacia) Turo]? estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭsigitajn de la aliaj ĉielskrapantoj en la urboĉentro. La turo CN estas 553 metrojn alta, kaj estas la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mundo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 piedoj). Apud la turo CN estas la Skydome, granda sportejo sub kovrebla "ĉielkupolo."

Toronto ankaŭ estas granda kultura centro. Estas multaj etnoj, kiuj loĝas en la GTA; proksimume 335.000 ĉinoj, 222.000 sudazianoj, 275.000 afrikanoj, 250.000 judoj, kaj 72.000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn de la tuta mondo, ĉefe la anglan, la ĉinan, la italan, kaj la portugalan. Estas multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto.

La turistoj povas vidi la Royal Ontario Museum (Reĝan Ontarian Muzeon) kun 5 milionoj da objektoj, la Ontario Science Centre (Ontarian Sciencan Centron), kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon, kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma, povus interesi.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 24, 2002 2:14 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: