[Hejmen]Manitobo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Manitoba [man-i-TO-ba]---france la province du Manitoba

La kanada provinco de Manitobo havis loĝantaron de 1.120.000 en 2001, kaj areon de 649.947 km2. Manitobo estas preria provinco inter Ontario kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la [Golfo Hudsona]? norde kaj Usono ([Norda Dakota]? kaj Viskonsino?) sude.

La nomo Manitobo venas de indiana lingvo, "manitouwapow", kaj signifas "markolo de la Espirito" (markolo en el lago Manitobo.) Manitobo kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 15a de julio, 1870. La ĉefurbo de la provinco estas Vinipego? (671.274 en 2001) kaj alia urbo estas Brandon? (39.716).

En 1612, [Thomas Button]? atingis Manitobon en la marbordo de la [Golfo Hudsona]?. La brita [Kompanio de Golfo Hudsona]? formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristo [Pierre-Esprit RADISSON]? atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj. [La Verendrye]? konstruis Fuorton Mauropas (1734), Fourton Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fuorton La Reine. Dum la [Ribelo de Red River]?, 1869, [Louis RIEL]? kaj la metis penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, la franca kun la angla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 1:24 pm by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: