[Hejmen]Geografio/Priparolu

Hejmpaĝo | Geografio | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 23-a revisio:
Mi ne povis trovi la esperantan nomon por Myanmar (Angle) antaŭe Birmo. Mi ĝin skribis kiel Mjanmaro. Ĉu la nomoj de la kontinentoj devas esti en abocordo (alphabetical order?) Mi kredas, ke la nomo por "Korea" devas esti Koreo, ne Koreio. Ĉu mi prava s? Mi ĵus vidis en la Esperanto-adresaro, ke ili uzas "Koreio," sed du votaroj donas "Koreo." Kion ni faru?

Mi scias ke Koreio estas la ĝusta vorto por angle:Korea. Mi vidis filmon de la UK-o en tiu lando kaj ĉiuj uzis "Koreio" por la landnomo. M i ne havas ideon pri Myanmar. --Chuck SMITH

Sed ankaŭ la PMEG havas Sud-Koreo kaj Nord-Koreo, kaj diras, ke la ĉefurbo de Birmo estas Mjanmao. Vidu [[1]] [Werner Moeller]?

"Kore-o" estas homo korea, "Kore-io" estas la nacio korea. --Stefano KALB


Demandeto pri urbonomo... Ĉu "Losanĝeleso" aŭ "Losanĝelo" por "Los Angeles"? Aliloke mi (ĝis nun) vidis nur "Losanĝeleso", sed "Losanĝelo" troviĝas en kelkaj paĝoj ĉi tie (Usono, [Naomi C ampbell]?, kaj Elizabeth Taylor), kaj "Los-Anĝeles" en unu paĝo (Molokanismo). Serĉante aliloke en la interreto, mi trovas eĉ "Los-Anĝeleso" kaj "Los Anĝeleso". Plej bona, laŭ mi, estas "Losanĝeleso" (simple unuvorta, kaj konservinta ĉi un literon), sed mi volis demandi aliulojn antaŭ ol oni devus (re)reŝanĝi ĉiun riferencon. --Brion VIBBER

Peter Benson, en Comprehensive English-Esperanto Dictionary" p.307 diras "Los-Anĝeleso." Werner MOELLER

Dankon. (Ŝajne mi devas mendi e kzempleron de tiu! Mi havas nur la vortaron JC Wells, kiu ne entenas multe da geografiaĵoj.) Ĉu ankaŭ San-Francisko, San-Diego, ktp? --Brion VIBBER

"Losanĝelo" devenas de la Esperanto->Angla vortaro de Montague BUTLER, kiu ŝajne preferas vortojn de malmultaj silaboj. -- Stefano KALB

"Los-Anĝeleso" (kaj, alternative, "Losanĝeleso") estas proponita de la PMEG. Laŭ Google, "Los-Anĝeleso" klare estas la plej preferata formo en la reto. -- Stefano KALB


Wow! Mi ŝatas la bun tajn kontinentajn mapojn. Bonege! [Werner Moeller]?

Dankon! Mi trapasis kelkajn horojn per laboro je tiuj... Mi baldaŭ finos Afrikon. Hmm, kion vi pensas; ĉu mi aldonu la nomojn de grandaj urboj, riveregoj, ktp? Almenaŭ ĉefurboj estas troveblaj en esperantigita literumado ĉe [Bertilo], sed mi ne volas troplenigi la mapojn. (Ankaŭ: bonvolu notigi min pri ia ajn fuŝaĵo en la mapojn, mi korektos.) --Brion VIBBER


Helpon! Kion fari kiam nomoj "kolizias"? Alklaku egzemple "Ĝavo" sub "Insuloj" (Geografio) kaj "kruco" sub la artikolo pri "Skandinava kruco". --[[Bjørn A. BOJESEN]]

La plej simpla solvo, mi pensas, estas disigi la du (aŭ plurajn) sencojn per rondaj krampoj: [Ĝavo (programlingvo)]? kaj [Ĝavo (insulo)]? ktp. Ĝavo do povus listi ambaŭ, sed kutime oni ligus rekte al [[Gxavo (programlingvo)|Gxavo]] aux [[Gxavo (insulo)|Gxavo]] laŭ la ĉirkaŭteksto. Aŭ ebla la krampoj ne necesas? Ĉu [Ĝavo insulo]? ktp estas sufiĉe belaspekta? --Brion VIBBER

Rondaj krampoj pli belas, laŭ mi. Tiu mesaĝo estas nur por doni mian opinion kaj kreskigi la statistikojn favore al iu uzo :-) --Nicolas STAMPF

GRAVA! Nun mi navigiligis preskaŭ ĉiujn jamajn geogragiajn ejojn, laŭ la formulo "geografio > [kontinento] (> [subkontinento) (> [regiono] (> [subregiono])) > lando (> [landparto]) (> [regiono] (> [provinco]) (> [urbo] (> [urboparto] (> [strato]))" aŭ "geografio > [aĵo (maro, monto, ktp] > ?". Bv. vidi egzemple Manhattan?, Ŝetlandaj Insuloj, Baltmaro, Rusio kaj Eŭskio. Estis sufiĉe granda laboro, sed mi vere kredas, ke ĝi plifaciligas la navigon inter artikoloj prilokaj. Tial mi petas ĉiun, kiu intencas skribi pri IU AJN EJO - ĉu lando, ĉu butiko, ĉu monto - BV. SAMTEMPE FARI NAVIGILON laŭ la supra formulo!!! Se vi samtempe povus aldoni flagon (vd. Nomoj de titoloj. Facile troveblas je http://www.fotw.net, kaj 100-bilder-altigeblas per iu ajn desegnoprogramo) aŭ heraldikaĵon, estus vere bonege. Tio ŝparus perfektemulojn kiel mi por multege da laboro! :-)

Mi intencas fari similan navig-sistemon por ĉiuj lingvoj, sed nun tro lacas! ;-) Ĉu plaĉa ideo?

[[Bjørn A. BOJESEN]]


NOTU: La aŭtoro de la Monda Faktolibro rajtas nin aldoni ĝian enhavon al la Vikipedio! La Faktolibro havas la bazan fakton pri ĉiu nacio de la mondo kaj eĉ iafoje ĝia historio!

Do, bonvole libere aldoni la paĝojn de la Monda Faktolibro al la Vikipedio. Ĝi eĉ havas la flagojn!

La aranĝo, kiun mi rekomendas por naciaj paĝoj:

  1. Ĉeno de ligiloj laŭ la navig-sistemo de Bjorn (vidu ĉisupre). Ekzemple: Geografio > Afriko > Egipto
  2. Flago:
    1. Flagoj estas disponeblaj ĉe http://www.fotw.net.
    2. Aldonu flagon ĉe http://meta.wikipedia.com/wiki.phtml?title=special:upload
  3. La faktoj el la Monda Faktolibro (kun ĝi uzo de dika tipo)
  4. Iu ajn aldona teksto

Iru al Nacioj por nia plena listo de nacioj kaj dependaj teritorioj. Aŭ iru al la paĝo de la kontinento, kiu interesas vin (Ameriko, Azio, Oceanio, Eŭropo, Afriko).

-Stefano KALB


Hejmpaĝo | Geografio | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 15, 2002 8:24 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: