[Hejmen]Nomoj De Titoloj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Majuskligu la unuan literon de la unua vorto en ĉiu ajn titolo, [Kiel ĉi tio]?.

Atentu ne uzi titolon, kiu estus akuzativo. Se vi devas uzi akuzativan titolon en frazo de artikolo, skribu tiun tiel, sed aldonu ligilon al la titolo ne akuzative.
Por kompreni kiel fari, vidu la sekvan ekzemplon:

    Mi vidas [[Egipto|Egipton]].
fariĝas: Mi vidas Egipton.


Pri Esperantigo de Nomoj

1. Preferu klarecon super ĉio: Joyce, ne Jojceo; Wall Street, ne Murstrato aŭ Valstreto.

2. Formo tradicia aŭ ofte uzata ĉiam estas akceptebla ĉar ĝi ne konfuzas: Moskvo, Parizo, Ŝekspiro, Zamenhof, William AULD, Chuck SMITH, Stefano KALB, Limoĝio ktp.

3. Por kazo dubinda, konsultu je Google. Ekzemple:

   917 Windows+kaj+estas
   577 Vindozo+kaj+estas

4. Provizu alidirektantan paĝon por populara variaĵo: Vindozo->Windows.

5. Cedu al samlandanoj pri la formo de nomo. Ekzemple, la ĝusta formo de Jelcin estas afero por rusoj; la ĝusta formo de Limoĝio estas afero por francoj, ktp.

6. Por nomo ne-esperantigita, provizu prononcihelpon: Joyce [ĝojs].

7. Nomoj el aliaj alfabet(um)oj ĉiam devas esti laŭeble reprezentataj per esperantaj leteroj. Do Jelcin, ne Yeltsin. Esceptas nomoj de lingvoj kiuj jam havas internacie rekonatan latinigon. Egz-e la ĉina (pinjina), la japana (Toyota, ne Tojota; Miyamoto, ne Mijamoto). Ili samtraktendas kiel ĉiuj aliaj ali-latinsistemaj nomoj.


Datoj kaj Reĝoj

Por eviti multajn aritkolojn pri la sama temo, jen la preferinda formo de titoloj por datoj kaj reĝoj:

Se vi preferas skribi jarcenton alie, provizu alidirektantan paĝon aŭ skribu la ligilon jene:

  la [[20-a jarcento|jarcento 20]] 


Pri Flagoj

Por eviti kaoson, jen la preferinda formo de flag-bildoj:

1. Ĉiu flago uzata en la esperanta Vikipedio prefere estu en la formato .gif.

2. Jen ĝenerala enciklopedio, ne precipe priflaga. Tial, ĉiu flago havu alton nur de cent (100) bilderoj. La longo, kompreneble, povas varii.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 20, 2002 5:11 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: