(plusendita de Zwingli)

[Hejmen]Zvinglo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Ulriko ZVINGLO (1484-1531) (germane, Huldreich Zwingli), svisa sacerdoto? kaj humanisto, florinte en Zuriko? dum la 1520-oj, estis, kun Lutero kaj Kalvino, unu de la ĉefaj fondintoj de protestantismo, estinte la plej radikala el la tri. Li abolis monaĥismon, meso?n, la sakramentojn (escepte de bapto kaj komunio kiel tute simbolaj ritoj), bildojn kaj muzikon en la preĝejo, inter aliaj. Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste fariĝis la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.

Vivo

De burĝaraj gepatroj, Zvinglo estis klerigita humanisme, studinte teologian. En 1506, li fariĝis sacerdoto, kaj private studis la grekan, la paganajn klasikaĵojn kaj la Patrojn de la Eklezio. Dum 1506-1516, li estis firma subtenanto de la papo? kaj eĉ ricevis 50 guldenojn po jaro de li (ĝis 1520), sed la intereso de Zvinglo estis tiam pli politika ol religia. Li estis pastro de la svisa armeo dum ĝiaj kampanjoj en Italio, kiam ĝi venkis ĉe Novara (1513) kaj Marignan (1515). Ĉe Marignan, kiel li vidis, 6000 svisoj mortiĝis por la papo. La oro de la papo aĉetis la svisajn armeojn, fakto kiu koruptis la politikon, socion kaj eklezion de Svislando.

Dum 1516-19, li studis la hebrean, la klasikaĵojn kaj la Biblion, precipe en la originala greka teksto de la Nova Testamento eldonita de Erasmo? en 1516. Li studis la Biblion humaniste kaj en 1519 li ekis prelegi pri la Biblio en la katedralo de Zuriko, kie li tiam estis pastro. Dum la sama jaro, pesto venis al Zuriko, trafinte unu kvaronon de la urbo, inkluzive de Zvinglo. La malsano, tamen, fortikigis lian fidon en Dio kaj en la Biblio. Dum ĉi tiu periodo, Zvinglo ankoraŭ ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed estis reformisto kiel Erasmo (kiu grande influis Zvinglon). La eklezio de tiama Svislando ja estis diboĉa: multaj sacerdotoj, ekzemple, havis kromvirinojn.

Dum 1520-31 li fariĝis radikala protestanto. Pro lia humanista studo de la Biblio, li prenis la Biblion kiel sia sola regulo de fido -- la doktrino de sola scriptura. Zvinglo kredis nur tion, kion li povis pruvi sole per la Biblio. Aldone, kie sia interpreto de la Biblio kaj la de katolikismo kontraŭdiris, Zvinglo preferis sian. Li konvinkis la popolon kaj registaron de Zuriko pri lia interpreto, kaj dum 1522-25, Zuriko kaj aliaj svisaj kantonoj eksigis monaĥismon, la sakramentojn (escepte de komunio kaj bapto, kiu restis nur kiel simbolaj ritoj), meson, needziĝantan pastraron, pilgrimadon, ktp. Monaĥejoj estis fermitaj kaj prenitaj de la ŝtato?; sacerdotoj edziĝis (Zvinglo mem en 1524 al la videble graveda Anna Reinhard); en la preĝejoj, la altaroj, bildoj, orgenoj, statuoj, ktp, estis detruitaj kaj la kalikoj estis fanditaj por moneroj. Anstataŭ la meso, la diservo estis simpla, emfazinte predikadon kaj ne komunion. La tradiciaĵoj de katolikismo de la jarcentoj malaperis en jaroj.

La nova kristanismo estis disvastigita al la grandaj, germaneparolantaj urboj de Svislando.

En 1529 ĉe Marburg, Filipo Landgrave kunvokis Luteron, Zvinglon kaj aliajn ĉefulojn por unuigi la novan protestantismon kontraŭ katolikismo. La anoj konsentis pri 14 el la 15 artikoloj de fido, sed ne pri la cetera pri komunio. Lutero diris, ke Kristo ja estas fizike en la pano kaj vino de komunio, sed laŭ Zvinglo komunio estas tute simbola. Ĉi tio estis lia ĉefa malkonsento kun Lutero, malkonsento kiu fariĝis milito en la 1540-oj, post la morto de Zvinglo, kaj permanente disigis protestantismon.

La religia novigado de Zvinglo naskis du reagojn: unuflanke, la naskiĝo de movadoj ankoraŭ pli radikalaj -- ekzemple, la anabaptistoj (kiu ne baptis bebojn), kaj la kamparanoj kiuj konkludis de la Biblion, ke si ne devis pagi imposton kaj luprezon. Aliflanke, konflikto kun la restantaj katolikaj kantonoj kreskis kaj fariĝis milito. Zvinglo falis en la milito ĉe la batalo de Kappel (1531), lia korpo dishakita. Li havis nur 47 jarojn. Statuo de Zvinglo tenanta glavon kaj Biblion nun staras en Zuriko.

Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste estis disvastigita al Nederlando, Skotlando, Francio, Britio kaj Usono, estante la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.

Doktrino

...


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 2, 2002 5:19 am by Mix-Rennes308-3-71.abo.wanadoo.fr (diferencoj)
Serĉu: