[Hejmen]24 Dolaroj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Laŭ mito de la lernejo, la nederlandanoj en 1626 aĉetis Manhatanon, la centra insulo de Novjorko, de la indianoj por 24 dolaroj da komercaĵoj. Sed la usona dolaro ne tiam ekzistis. La vera nombro estas 60 guldenoj, sed tio estis erare konvertita en 1847 de usona historiisto al 24 dolaroj. Erare ĉar li ignoris la efikon de inflacio. Kaj tiuj, kiuj nun citas la nombron ignoras la efikon de inflacio ekde 1847!

La guldeno tiam enhavis 3,5 gramojn da oro, do 60 guldenoj enhavis oron nune taksita je $1850. Sed la nuna valoro de oro ne estas historie norma. Do nombro pli ĝusta por 60 guldenoj estas 1800 denaroj aŭ $5300.

Multe de la komercaĵoj estis metalaj iloj (hakiloj, boliloj, alenoj, ktp). Hodiaŭ industria ekonomio povas produkti la ilojn por multe malpli ol 60 guldenoj. Sed la indianoj de Manhatano tiam ne eĉ posedis la arton de metalurgio, do por ili la metalaĵoj estas de valoro multe pli ol 60 guldenoj.

Aldone, la indianoj, kiuj ne pensis pri la posedado de tero same kiel la nederlandanoj, ne intence vendis la insulon mem sed nur rajton de uzo.

Vidu ankaŭ: Nov-Jorkio


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 8, 2002 9:57 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: