Buffalo estas ĉe la Usona flanko de la Niagaro Rivero. Ĉe la alia flanko de la rivero estas Fort Erie, Kanado. Nur dudek ok km. nordoksidente de la centro de Buffalo estas la spektaklaj akvofaloj de Niagaro?, kaj la du urboj de [Kaskadoj de Niagaro]?, unu Usona, kaj la alia Kanada.
Antaŭ 100 jaroj, Buffalo estis grava urbo de Usono, pro esti ĉe un ekstremo la la [Erie Kanalo]?, longa akvovojo inter Buffalo kaj la Grandaj Lagoj kaj la Okcidento de Usono ĉe unu ekstremo, kaj la granda urbo de Novjorko ĉe la alia. Nuntempe, Buffalo estas nur mezgranda Usona urbo. La vidindaĵoj inkludas la faman artgalerion Albright-Knox, la koncertejon Kleinhans, zoologian ĝardenon, kaj notindan arkitekturon, kiel konstruaĵoj de [Frank Lloyd Wright]?.
Buffalo havas la famon de ricevi vintre multon da neĝo de la lago Erie; tamen la klimato de Buffalo estas sana. Kaj tie inventiĝis la bongustaj Buffalaj kokinoflugilaĵoj.