(plusendita de Albeno)

[Hejmen]Albany

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Novjorkio > Albany

Albany [ALbeni], estas la ĉefurbo de de la usona ŝtato de Nov-Jorkio. La urbo havis 95.658 loĝantojn (en 2000), sed la metropola regio, kiu inkludas Schenectady? kaj Troy?, havis loĝantaron de 875.583. Albany estas 240 km norde de la urbo de Novjorko, sur la okcidenta riverbordo de la Hudsono?.

[Henry Hudson]?, velante sub la Nederlanda flago, atingis la lokon en 1609. La nederlandanoj fondis [Fort Orange]?, la situo de la nuntempa Albany, en la jaro 1624.

En la centro de Albeno estas la [Imperia Ŝtata Placo]?, konstruita de la ŝtatestro [Nelson A. Rockefeller]?, inter 1965 kaj 1979, kontraŭ 1000 milionoj da dolaroj. Ĝi havas futurismajn konstruaĵojn kaj monumentojn. Estas granda korso kun arbojn kaj basenojn. Sub la placo estas korso de 40 hektaroj kun multaj butikoj. En la placo estas granda sfera konstruaĵo nomita The Egg, (La Ovo), kun du teatroj interne. Oni povas havi bonan elvidon de la 42a etaĝo de la Corning Tower en la placo.

Fronte al la placo estas la Ŝtata Kapitolo, granda monumenta konstruaĵo (1867-1899) el masonaĵo. La Ekzekutiva Domego, hejmo de la ŝtatestro, estas proksima. La oficejoj de la Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio (universitata sistemo de 367.000 studentoj en 64 terenoj) estas en Albany.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 12:35 am by kirsti.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: