Kvankam la aztekoj estas pli famaj -- ĉar ili estis la ĉefa gento de Meksikio kiam alvenis la hispanoj? -- Teotihuakano estis, en la historio de antikva Meksikio pli fama, influa kaj potenca, simile al Romo? de Eŭropo. Nur la majaoj preterpasis ĝin en arto kaj scienco. Kvankam la aztekoj ne konis la nomon de la urbo kaj nur vidis urbon ruinigitan, ili profunde respektis ĝin, pilgrimintaj al la urbo kaj servintaj ĝiajn diojn. Laŭ la aztekoj, la nuna, kvina mondo estis kreita tie. Eble ne la tuta mondo, sed certe la mondo de antikva Meksikio konita al la aztekoj.
En sia tago, Teotihuakano klare estis la centro de religio kaj komerco en antikva Meksikio, urbo tre sankta kaj riĉa. Ni ne scias ĉu ĝi estis centro de politika imperio?. La urbo estis tre riĉa sed estis planita sen penso pri milita defendo, kio kutime estas signo de granda potenco. Teotihuakano oferis homojn al la dioj, kaj eble tio devigis ĝin militi por kapti homojn -- kiel faris la aztekoj en epoko posta. La religio de Teotihuakano ne estis religio milda: apud unu templo la korpoj de 130 viroj kaj virinoj estis amase enterigitaj.
Ni ne konas la lingvon de Teotihuakano. Ĝi eble estis la nahua, la lingvo kiun la aztekoj parolis. La urbo ŝajne ne postlasis iujn ajn skribojn kaj eble estis senalfabeta.
La kvartaloj de la urbo estis laŭ metio kaj gento. En la centro, inter la temploj, estis la palacoj de la nobelaj familioj de sacerdoto?j.
La urbo estis regita de sacerdotoj. Se Teotihuakano estis same kiel la aztekoj, la sacerdotoj ankaŭ estis la militestroj. Ili klare estis la plej riĉaj urbanoj, loĝinte en palacoj.
En la komenco Teotihuakano eble estis simpla loko de pilgrimado, kiu, per la hazardoj de historio, fariĝis unu el la grandaj urboj de la mondo. La plej grandaj kaj centraj konstruaĵoj estis piramidaj temploj al dioj kaj en la urbo okazis grandaj, pompaj festoj kaj oferoj de homoj al la dioj.
En Teotihuakano loĝis metiistoj kaj komercistoj el ĉiu parto de Meksikio. Eble du-trionoj da la urbanoj estis kamparanoj: tiuj dumtage laboris siajn kampojn ekster la urbo kaj vespere revenis al siaj domoj en la urbo. Sed spite de tio, la urbo estis tro granda por esti subtenita sole de siaj kampoj, sed dependas de komerco, metio kaj eble tributo.
La urbo montras altan scion pri la steloj, arto, konstruado kaj kalkulado.
La Strato de la Mortintoj estas la ĉefa strato de la urbo. Ĝi estas 40m larĝa kaj 5km longa kaj iras norden rekte al la sankta monto de Cerro Gordo. Laŭ la strato estis la ĉefaj temploj, palacoj kaj placoj. El la temploj la du plej grandaj estis:
La Piramido de la Suno, kiu staras apud la centro de la urbo laŭ la Strato de la Mortintoj. Ĝi estas 63 m alta (kaj unufoje 75 m) kun bazo de 225 x 222 m. Ĝi estas la tria plej granda piramido en la mondo kaj la plej granda de Meksikio. En grandeco ĝi estas unu miliono m³.
La Piramido de la Luno, kiu estas ankaŭ laŭ la Strato de la Mortintoj sed estas en la nordo de la urbo. Malpli granda ol la Piramido de la Suno, ĝi tamen estas ankoraŭ granda: 43 m alta kun bazo de 150 x 140 m.
En la centro de la urbo laŭ la strato estis la malgranda Piramido de Kvetzalkoatlo, la Serpento de Plumoj, dio fama de antikva Meksikio. Sur la muroj estas centoj da skulptoj de la kapo de la dio. La placo de la templo estis sufiĉe granda por 100 mil homoj.
Sub la urbo estas multaj kavernoj kaj tuneloj.