[Hejmen]Makabeoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Makabeoj estis juda? dinastio kiu regis sendependan Judion? en Palestino inter 142? kaj [67 a.K]?. Ili liberigis Judion de Seleŭcio?, sed poste perdis Judion al Romio?. La historio de la dinastio estas priskribita en la [Libroj de la Makabeoj]?, libroj de la apokrifo? de la Biblio. La juda historiisto, [Flavio Josefo]? estas alia grava fonto pri la Makabeoj.

Laŭ la antikvaj profetoj, la Kristo?, la juda mesio, devenos de la [tribo de Jehuda]?, estonte filo de David?, sed la Makabeoj estis el la [tribo de Levi]?. Do la restarigo de Judio sub la Makabeoj ne longe daŭrus.

Sub la Makabeoj naskiĝis du sektoj de judismo: la Fariseoj? kaj la Sadukeoj?. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo?.

La Makabeoj regis ne nur Judion, sed ankaŭ konkeris Idumeon?, Samarion? kaj Galileon?. Galileo kaj Idumeo konvertis al judismo. Cent jaroj post la falo de la Makabeoj, venis el Galileo Jesuo Kristo, kiu predikis novan formon de judismo.

La idumeano Antipater, patro de Herodo la Granda, finfine konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio?. Herodo mortigis la lastajn filojn de la dinastio.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 12, 2002 3:27 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: