[Hejmen]Latinidaj Lingvoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinidaj Lingvoj
El la hindeŭropanaj lingvoj de Italio, la latina lingvo, la lingvo de Romo?, venkis la aliajn. Sed en 476? Romo disfalis kaj la dialektoj de la provincoj de la kaduka imperio fariĝis lingvoj.

El la latina lingvo (per vulgara latina):

  • okcidenta grupo:
  • orienta grupo:
    • Italio: la itala (60)
    • Rumanio: la rumana? (25)

    (La nombroj interkrampaj estas la nombro de milionoj da nunaj denaskaj parolantoj).

    Post la disfalo de la Imperio? en la [jarcento V]?, la provincoj fariĝis izolitaj, unu de la aliaj. Iom post iom, el la vulgara latina, novaj latinidaj lingvoj naskiĝis inter 500-1000:

    La haitia kaj papamiento estas lingvoj kreolaj : la vortoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas la mezepoka formo de la moderna okcitana; ĝi estis parolita en suda Francio kaj kantita de la trobadoroj.

    Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla prunteprenis ege el la franca kaj la latina ekde 1100.

    La potenco de ŝtato? kaj lernejo mankis al la kataluna, okcitana, provenca kaj sarda , tial ili restas lingvoj sen famo, sen granda kulturo. El ili, la kataluna estas la plej forta. Anstataŭ, historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Madrido. Se Hispanio venkis Portugalon, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco? kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj?.

    El la latinidaj, la plej furoraj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da buŝoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, farinte ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.


  • Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita February 14, 2002 5:46 pm by Brion VIBBER (diferencoj)
    Serĉu: