(plusendita de Galilei)

[Hejmen]Galileo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Galileo (1564-1642) estis tre grava itala sciencisto kiu estis fondinto de [moderna scienco]? (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galileo ne nur observas kaj pensas logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al lia observado. Per liaj eltrovoj, li ŝancelis la mondbildo?n de la Okcidento.

En 1583 Galileo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro? de matematiko ĉe Pizo en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falitoj kaj observis novan stelon.

Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tago de Galileo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno -- la Suno, la planedoj, la steloj, ktp -- estas eterna, sendifekta kaj malŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multe de aliaj de Galileo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.

En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio?, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utilo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon.

En la ĉielo, Galileo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610.

En 1611 li observis makulojn sur la Suno -- plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris.

Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la heliocentrismo? de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.

Klavio? kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho? BRAHE, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo).

Ŝirmita per la atesto de lia teleskopo, en 1632 Galileo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.

Tial la Eklezio konstraŭstaris Galileon kaj komdamnis Galileon en 1633 kaj devis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon (sed post la malkonfeso li diris pri la tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas"). Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo? mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.

En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis.

La Eklezio venkis ja la homon Galileo, sed ne liajn ideojn.

Galileo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la tago. Galileo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.

Sed, kompreneble, Galileo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ heliocentrismo: laŭ Aristotelo, se heliocentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter ili mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galileo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.

Plue, Galileo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galileo sed al Keplero.

Aliflanke, Galileo pravis kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galileo estis subtenita de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galileo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.

Galileo estis sincera, kredanta kristano? ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso? ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis sian fidon. Kiel Kartezio, Galileo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al vero nova.

Se Galileo vivintus cent jaroj post aŭ antaŭ 1600?, la Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en la Eklezion. Sed tiam, dum 1520?-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ heliocentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).

En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri heliocentrismo, kaj en 1835, la de Galileo, la Dialogo. Kvankam la Eklezio malpermesis la librojn de Galileo kaj Koperniko kaj kondamnis Galileon mem, ĝi neniam formale deklaris heliocentrismon esti hereza.

Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis ke la Eklezio maljuste kondamnis Galileon.

En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galileo originale eltrovis.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 3:18 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: