[Hejmen]Jupitero

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Astronomio > Planedoj > Jupitero

Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.

De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.

La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).

La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas La Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12000 km x 25000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.

Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ĝi estas tiel maldika kaj malluma, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dika kaj estas farita de glacio, kiu brilas en la sunlumo.

Jupitero havas almenaŭ 16 lunojn, plejparte nomitaj por la amatinoj de Jupitero, la grekaromia dio. La kvar plej grandaj lunoj -- Ioa, Eŭropa, Ganimedo kaj Kalistoa -- estis malkovritaj de Galileo kiam li celis sian teleskopon al la noktan ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galileo mem.

Je 16-22 julio 1994, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoa.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 2:41 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: