[Hejmen]Bakono

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Francisko BAKONO (1561-1626) (angle: Francis Bacon) estis angla filozofo kaj estis fondinto de moderna scienco (kun Galileo kaj Kartezio). Li etendis la ideon de scienco de Aristotelo kaj estas fama por siaj eseoj. Li ankaŭ verkis poemojn kaj ankaŭ romanon pri utopio, Nova Atlantio.

Bakono skribis pri siaj novaj ideoj pri scienco en sia majstra verko, Nova Organo (latine, Novum Organum). La malnova organo estis la Organo de Aristotelo, verko pri logiko? kaj la naturo de scienco. En la tago de Bakono, Aristotelo estis la plej alta aŭtoritato pri filozofo kaj scienco. Tiuj, kiuj iris al universitato por studi filozofion aŭ sciencon (tiama nomita "natura filozofio"), estis instruitaj pri la penso de Aristotelo. Aristotelo donis al la Okcidento mondbildo?n kaj logikan metodon de penso pri ĝi. Bakono, Galileo kaj Kartezio radike ŝanĝis tion.

Ambaŭ Aristotelo kaj Bakono (kaj ankaŭ Kartezio) pensis profunde pri la demando, Kiel pensi kaj scii pri la mondo? Siaj respondoj estis malsama.

Laŭ Aristotelo, scienco estas simile al geometrio: el iuj aksiomoj (antaŭsupozitaj, memevidentaj asertoj) kaj faktoj, sciencisto logike deduktas aliajn asertojn, kaj tiele disvolvigas kampon de scio. Aksiomoj kaj fakto estas la brulaĵo de scienco, sed dedukto estas la motoro.

Laŭ Bakono, ĉi tiu motoro ne estis sufiĉe forta. Ekzemple, sole per dedukto, oni ne povus konkludi aŭ scii ke la suno morgaŭ superiros. Tial al la logiko de Aristotelo, Bakono aldonis indukton: se io okazas sufiĉe ripetema aŭ estas ripetigebla, oni povas antaŭdiri ke ĝi okazos denove se la sama antaŭa stato denove okazos. Ekzemple, se tagiĝo ĉiam okazos post nokto, tiam se nun estas nokto, la tagiĝo baldaŭ kaj fidinde venos poste. La filozofo Hume poste klarigis la kiamon kaj kialon de indukto en sia verko, Pri Homa Kompreno.

Ĉi tiu disvolvigo de Bakono -- lia nova organo de logiko -- estas prudenta, sed ĝi ne klare kaj necese sekvas el la logiko de Aristotelo.

Kune kun indukto venas alia ŝanĝo pri la naturo de scienco: al Aristotelo la celo de scienco estis klarigi la mondon. Sed al Bakono la celo de scienco estis antaŭdiri la estonton kaj per tio regi naturon. Laŭ Bakono, "scio mem estas potenco". Scienco ne kiel la servanto de vero (Aristotelo, Akvino, Galileo), sed kiel la servanto de homoj kaj maŝinoj.

Alia emfazo de moderna scienco kiu devenas de la nova bakona logiko estas ke la sciebla estas la ripetema kaj inverse. Hume poste uzis tion per malpruvi la realecon de mirakloj, subtekste identiginte realon kun la sciebla, mallarĝiginte la mondbildon de la Okcidento.

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 29, 2002 9:39 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: