Astronomio >
Planedoj > Tero

Tero, vidita el la spacŝipo [Apollo 17]?
([Pligrandigu bildon]) |
- Nomo: Tero (Sol III)
- Alteco: 12.756,3 km
- Pezo: 5,976 . 10 24 kg
- Loko: la 3-a planedo,
149,6 milionoj km for de la Suno (1,0 AU, laŭ defino).
- Tago: 86,4 ks (24h 0m)
- Jaro: 31,556926 Ms (365,2422 tertagoj)
- Gravito: 9,8 m/s2
- Koloro: blua
- Temperaturo?: 281 K (260-310)
- Atmosfero: 78% nitrogeno, 21% oksigeno, 1% argono
(premo: 1000 mb)
- Lunoj: 1: Luno
- Eltrovinto: Koperniko en 1543
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
|
Tero, frato de Venuso kaj
Marso, estas la tria planedo for de la Suno, la
hejma planedo de homo. Sur Tero, akvo ekzistas kiel likvo tial
vivo? estas ebla. Laŭ homa scio, Tero estas la sola planedo kiu
efektive subtenas vivon. Dum Venuso estas tro
varmega kaj Marso estas tro malvarmega, Tero
ŝajne estas ĝusta por vivo. (Marso eble unufoje subtenis vivon, dum ĝia
pli varma juneco, sed ne nun).
La blua kaj blanka de Tero estas akvo (maro, nubaro, neĝo,
glacio), la bruna estas tero (dezerto), kaj la verda estas
vivo (arbaro kaj herbaro). La
lumoj sur la malluma flanko estas urboj de homoj.
La ĉefa formo de vivo estas bakterio. La ĉefa animalo? estas
la insekto?, precipe la skarabo?. Antaŭ kelkaj milionoj da
jaroj aperis homo, la unua [vivo inteligenta]? (laŭ nia scio
kaj estimo. Eble la delfino? ankaŭ estas inteligenta). Inteligenta,
sed eble ne sufiĉe saĝa por eviti sian memdestruon. La manko de
signo de inteligenta vivo el aliaj planedoj kaj steloj sugestas ke
inteligenta vivo estas aŭ tre rara aŭ tre memdestruema.
Tero havas unu grandan lunon. Ĝi
estas tiel granda ke iuj supozas ke Tero estis frakasita en du partojn, la
pli malgranda parto fariĝinte la luno. Teranoj unuafoje atingis la lunon
en 1969.
Tero unuafoje estis rekonita kiel planedo de
Koperniko. Antaŭ Koperniko, homoj plejparte
kredis ke la Tero estis la centro de al Universo, ne astro movanta tra
la kosmo.
Historio:
La datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ nun:
-4,6: Tero formiĝis el polvo
-4,5: vulkanoj, astroidoj falegantaj, malbrila Suno
-4,4: atmosfero? kaj koro formiĝas
-4,3: la plej malnova mineralo: zirkono en orienta
Aŭstralio
-4,2:
-4,1:
-4,0: la antaŭviva supo
-3,9: vivo: DNA?, geno?
-3,8: ĉelo?, bakterio, la plej malnova roko
sciata
-3,7:
-3,6:
-3,5: bluverda algo? (la plej malnova fosilio)
-3,4:
-3,3:
-3,2:
-3,1:
-3,0:
-2,9:
-2,8:
-2,7:
-2,6:
-2,5: Suno plibriliĝas; dum la sekvanta miliardo da
jaroj, oksigeno pligrandiĝas en la aero.
-2,4:
-2,3:
-2,2: la plej antikva glacia epoko (laŭ nia scio).
-2,1: ekpliiĝo de oksigeno
-2,0: komplika ĉelo
-1,9:
-1,8:
-1,7:
-1,6:
-1,5: oksigeno ĉe nuna nivelo
-1,4:
-1,3: viruso?
-1,2: protozoo?
-1,1:
-1,0: sekso?
-0,9: unu tago = 18 horoj (65 ks)
-0,8:
-0,7: spongo?, meduzo?, vermo?, ostro?,
pekteno?
-0,6: trilobito?, konkulo?, konko?,
krabo?,
salikoko?, omaro?, polpo?, loligo?
-0,5: fiŝo?, osto?, vertebrulo?,
likeno?, musko?,
filiko?, skorpio?, miriapodo?, Saharo? ĉe la Suda
Poluso kaj sub
glacio. kontinentoj: Nordameriko, Eŭropo, Siberio?,
Gondvanolando? oceanoj: Pantalaso?, Japeto?, Teiko?,
Uraliko?
-0,4: vivo surtera: pulmo?, amfibio?,
insekto?, arbaro?, flugilo? (muŝoj?),
reptilio?,
Laŭrazio?
-0,3: reptilioj superas: dinosaŭroj?,
trilobitoj tute pereiĝis, koleoptero?, kurkulio?, socio
(insekta): blato?, termito?; mamulo?, [varma sango]?,
-0,2: krokodilo?, birdo, testudo?,
iktiosaŭro?,
Gondvanolando frakasis, floro?, abelo?, makropo?,
Himalajo?, Andoj?
-0,1: dinosaŭroj tute pereiĝis, formiko?,
elefanto?, baleno?, Rokmontaro?, herbo?, palmopiedo?
(en Svedio!),
muso?, kuniklo?, simio?, homo, inteligenteco?,
maŝino?
Por kaŭzo mistera, iam okazas [granda mortiĝo]?, profunde
ŝanĝante la aspekton de tero viva. La lasta okazis antaŭ 65
milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis
kaŭzita de falego de astroido. La plej granda mortiĝo okazis
antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj
mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur tero seka. Alia mortiĝo
okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo >
Universo > Tero
[M]: Terglobo
? ~ Tersurfaco
? ~ Hidrosfero
? ~ Atmosfero
?
/Priparolu
?