[Hejmen]Venuso

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Astronomio > Planedoj > Venuso


[Pligrandigu bildon]
  • Nomo: Venuso (Sol II)
  • Alteco: 12.103,6 km
  • Pezo: 4,869 . 1024 kg (0,82 da tero)
  • Loko: la 2-a planedo, 108,20 milionoj km for de la Suno (0,72 AU).
  • Tago: 20996,1 ks (243,01 tertagoj)
  • Jaro: 19,414 Ms (224,70 tertagoj)
  • Gravito: 8,9 m/s2 (0,91 da tergravito?)
  • Koloro: blanka
  • Temperaturo?: 726 K (!!!)
  • Atmosfero: 96% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 0,1% akvo
  • premo: 90 000 mb (!!)
  • Lunoj: 0
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.

Venuso, frato de Tero kaj Marso, estas iomete pli malgranda ol Tero, sed multe pli varmega: la temperaturo sur la supraĵo de Venuso estas sufiĉe varma por fandi plumbon! Kvankam Merkuro estas pli proksime al Suno, Venuso estas pli varmega ĉar siaj nuboj, kiu ĉiam kovras la planedon, tenas tro multe de la hejto ricevita -- kiel aŭto staranta en la somera suno. La tiel-nomata plantodoma efiko. Tial, dum Marso ŝajne estas tro malvarma por subteni vivon, Venuso ŝajne estas tro varma.

La belaj nuboj de Venuso ne estas de akvo, sed de sulfata acido. La aero estas plejparte de karbona dioksido kaj estas tre densa kaj peza. Fakte, ĝi estas tiel densa ke se vi starus sur Venuso, vi ŝajne starus je fundo de granda pelvo.

La venusa tago: la suno superiras en la okcidento kaj, post 4 termonatoj, subiras en la oriento (kvankam sub la dikaj nuboj de Venuso, la Suno estas nevidebla). Tiam sekvas 4 termonatoj da nokto.

Simile al Tero kaj malsimile al Merkuro kaj Marso, la supraĵo de Venuso enhavas movantajn kontinentojn. La supraĵo estas kovrata de krateroj, vulkanoj, laffluoj kaj montoj.

Venuso estas ankaŭ nomata la matenstelon aŭ vesperstelon, ĉar ĝi ofte aperas kiel brila stelo de la krepusko. Sed, malsimile al aliaj steloj, ĝi ne trembrilas. Venuso estis grava al la religio kaj kalendaroj de antikva Meksikio. Ĝi estis la stelo de la plumita serpenta dio, Kvetzalkoatlo?.

El la multaj robotoj senditaj al Venuso el Tero, la kvar plej sukcesaj estas

Pioneer (usona) en 1978, Venera 15 & 16 (rusaj) dum 1983-84 kaj Magellan (usona) dum 1990-94.

Magellan iris ĉirkaŭ Venuso por mapi ĝian supraĵon per radaro, verkinte la plej detalan mapo?n, kiun ni nun havas. Magellan uzis la atmosfero?n por bremsi kaj stiri, tekniko? konata kiel aerobremsado. Je oktobro 1994, Magellan falis en la atmosferon, kie ĝi estis detruita de la atmosfera premo.


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 1:57 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: