[Hejmen]Koperniko

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Nikolao KOPERNIKO (1473-1543) (latine: Copernicus), pola astronomo, verkis la libron De revolutionibus orbium coelestium, en kiu li tezis suncentrismon (heliocentrisma): la Tero kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno. Li eldonis la libron je sia morto en 1543, eble timinte la Eklezion kiu kredis la sistemon de Ptolemeo, kiu metas la Teron en la centro, ne la Sunon. Aŭ eble li timis la mokadon de profesoroj, kiuj tiam ankaŭ kredis al Ptolemeo.

Post lia morto, la Eklezio traktis lian teorion kiel konvena matematika fikcio (laŭ la antaŭparolo de Osiandro?), sed dum 1611-32 Galileo eltrovis la pruvon por la teorio en la ĉielo per teleskopo. Galileo fariĝis frua kaj forta evangeliisto de la sistemo de Koperniko, sed iuj el liaj pruvoj malpravis (precipe lia pruvo per tajdomovo). Lia evangeliado fine tiris la atenton kaj koleron de la Eklezio sur lia kapo. En 1616, la Eklezio malpermesis la libron de Koperniko (ĝis 1822), kaj en 1633 ĝi fermis la buŝon de Galileon.

Fizike, la teorio de Koperniko estis ridinda kaj neebla: la regnanta fiziko de la tago estis la fiziko de Aristotelo, kiu metis la Teron en la centro de la universo ne pro naiveco aŭ homa vaneco, sed pro la natura elveno de naturo mem: la mondo konsistas de kvar elementoj (tero, akvo, fajro, aero), kiu nature moviĝas al la centro de la Tero aŭ fore: aero fluas, fajro supreniras, akvo falas kaj tero alfundiĝas. Ĉar tero nature moviĝas al la centro de la universo, ĉe tia centro estas, tute atendite, la Tero mem, kovrita de maroj de akvo. La Suno kaj la planedoj, dume, konsistas de kvina elemento, la kvintesenco, kiu nature cirkliras ĉirkaŭ la centro, la Tero. Cirklirado, laŭ Aristotelo, estas la plej perfekta moviĝo. Ĉi tiu lasta supozo de Aristotelo estis konservita en la sistemo de Koperniko, kaj fariĝis la ĉefa difekto de la teorio.

Matematike, la teorio de Koperniko estis pli facila ol tiu de Ptolemeo, sed ne pli preciza aŭ eĉ pli simpla: same kiel Ptolemeo, Koperniko uzis multe de cirkloj kaj cirkloj en cirkloj por modeli planedan movon. Kial? Ĉar la radika eraro de Ptolemeo ne estas lia loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metus la Teron en la centro. Kontraŭe, lia radika eraro estas tio, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Kaj Koperniko simile eraris! Okcidentanoj, sekvinte Aristotelon, kredis ke ĉiela movo estas sendifekta, tial ĝi konsistas el cirkloj.

Tial la teorio de Koperniko ne povis tute venki ĝis Keplero anstaŭigis elipsojn.

La venko de Koperniko ne nur renversis Ptolemeon, sed, pli grave, Aristotelon. Pro tio, ĝi necesigis novan fizikon, la fiziko de Neŭtono. Ĝi ankaŭ renversis la filozofion kaj sciencon de Aristotelon kaj, tiele, malfermis la pordon por la moderna scienco de Galileo, Bakono kaj Kartezio kaj, post tempo, por modernismo.

Koperniko ne estis la unua kiu hipotezis suncentrismon: antaŭ du mil jaroj, la greka astronomo Aristarĥo? ankaŭ proponis ĝin.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 16, 2002 2:13 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: