(plusendita de Dioj)

[Hejmen]Dio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Dio

Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.

Se li, ŝi, aŭ ĝi ekzistas, Dio estas la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj kiuj kreis aŭ regas la mondon.

Famaj dioj (inter multaj aliaj!):

Afrodita - Alaho? - Apolonio - Areso - Artemisa? - Atena? - Demetra? - Demiurgo? - Devia? - Diana? - Dionizo? - Ganeŝo? - Hadeso - Hefesto - Hera - Hermeso - Hestia - Iziso? - Jehovo - Jesuo Kristo - Kvetzalkoatlo? - Oziriso? - Persefona? - Pozidono - Sankta Triunuo - Ŝivo? - Viŝnuo? - Zeŭso

Unu enklasigo de religioj estas laŭ la nombro de dioj:

Laŭ la ĉefaj branĉoj de kristanismo Dio estas unu en substanco sed tri en persono. Tio estas la doktrino de la Sankta Triunuo. Al kristanoj, la naturo de Triunuo estas mistero eĉ super la klariga povo de Aŭgusteno, sed laŭ islamanoj, la Triunuo estas sensenxaĵo aŭ kaŝa politeismo. Sed ne ĉiu speco de kristanismo kredas en la Triunuo: ekzemple, arianismo kaj unitarianismo?.

Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan Dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn sub homoj kaj sub Dio: anĝeloj?, demonoj?, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj kiuj delonge trompas homojn.

Enkarniĝoj: Dioj iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo?, Kriŝno?, Montano?, ktp.

Morto kaj Releviĝo: dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed spite de tio, ili iafoje mortas kaj releviĝas. Ekzemple: Dionizo?, Adoniso?, Oziriso? kaj Jesuo Kristo.

Komunikado: Laŭ la abrahamismoj?, Dio komunikas kun homoj per profetoj?, anĝeloj?, sonĝoj?, vizioj? kaj Lia Vorto (la Biblio, la Korano). Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikas per sonĝoj, orakloj?, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).

Pruvoj: Filozofoj iafoje penas pruvi la ekzistecon de Dio sole per logiko. Ekzemple: Aristotelo, Anselmo?, Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas sen truoj. Sed tia fiasko ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 10:58 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: