[Hejmen]Plotino

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Plotino (205-70) (greke, Plotinos; latine Plotinus) estis grava greka filozofo de la [jarcento III]?, fondinto de novplatonismo? (250-500), disvolvigo de la filozofio de Platono kaj la ĉefa tiama rivalo de kristanismo. En la [jarcento IV]? Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo. Plotino estis la fina grava pagana pensanto en la Okcidento? (en la jarcento IV, la plej bonaj mensoj de la Okcidento estos kristanoj).

Inter aliaj, Plotino kredis:

Vivo

Naskiĝinte en Egipto, ĉirkaŭ 232 Plotino iris al Aleksandrio? por studi filozofion?. Poste en 242 li vojaĝis kun la romia armeo al Persio por lerni persan kaj hindan filozofion. Ĉirkaŭ 244, li iris al Romo?, kaj tie fondis skolon, kies anoj praktikis volontan malriĉecon kaj dediĉis sin al kontemplan pensado. La skolo furoris kaj profunde influis kristanismon. Ĝi staris preskaŭ tri jarcentojn.

En 250 el tia sperto li disvolvigis sian filozofion, novplatonismon?, kaj verkis La Ses Eneadojn pri ĝi.

En tiama Romo, kristanismo konkuris kontraŭ orientaj religioj. Plotino sciis pri kristanismo sed ne kredis ĝin. En siaj verkoj, Plotino skribis kontraŭ kristanismo (Eneadoj 2.9). Sed la kristanismo konata al Plotino ne estis katolikismo, sed gnostikismo, la pli burĝa? kaj greka formo de la fido.

Plotino rigardis kristanismon ne kiel religio malkaŝita de Dio sed kiel skolo de platonismo: li juĝis ĝin laŭ logiko? kaj la antikva kaj nobla filozofio de Platono. Al Plotino, kristanismo ŝajnis fuŝita kombinaĵo de arogantaj, senraciaj mitoj kaj miskomprenita platonismo.

Inter aliaj, li diris ke la kristanoj:

Multaj el liaj disĉiploj estis gnostikoj, do li devis konduki ilin el eraro.

La gnostikoj mem prenis multajn ideojn el novplatonismo.

Verko

Lia majstra verko estas La Ses Eneadoj. Kiel la moderna Okcidento penas tute klarigi la mondon per materialismo?, tiel ankaŭ Plotino penis tute klarigi ĝin per idealismo?. Lia filozofio estis fundamente platona sed enhavis elementojn de aliaj grekaj filozofioj.

Plotino instruis ke la tuta mondo devenas de la Unuo -- la Ideo de Bono de Platono -- per emanado?, kiel radioj de la suno aŭ ondetoj de ĵetita ŝtono. La Unuo ne intence kreis la mondon, sed la emanado okazis nature. Kiel la emanado malfortiĝas kun ĉiu paŝo de kreado, la difekteco de kreitoj plifortiĝas: unuo al ideo al spirito al materio. Tiele Plotino povis klarigi kiel Perfekteco kreas nian klare difekteman mondon, evitinte dualismon (la gnostika klarigo) kaj la doktrino de [originala peko]? (la katolika klarigo).

Kiel homoj, kiuj estas parte spiritaj, parte materiaj, ni staras apud la fundo de la mondo, sed per nia spirito -- per sinregado, pensado, kontemplado kaj mistikismo -- ni povas reveni grade al la Unuo. Kvankam lia filozofio estas racie konstruita, li metis mistikismon? super penso kiel metodo de scio: nur per mistikismo ni povas unuiĝi kun la Unuo.

Kvankam Plotino profunde demandas pri la naturo de materio, scio, esto, aliflanke li kredas senkritike astrologio?n, mitojn kaj Platonon. Kvankam li kredas en idolkultaj dioj, lia teorio kaj klarigo pri la Bono, la Unuo, estas unu el la plej bona priskribo de Dio: kie aliaj pensintoj memkontente traktas Dion kiel nomplato, titolo, abstrakta ideo, Plotino sincere strebas kompreni Dion en detalo. Tio poste helpis Aŭgustenon kompreni la kristanan Dion.

Post Morto

La plej fama studento de Plotino estis Porfiro?, kiu redaktis la Eneadojn. Ambaŭ Plotino kaj Porfiro profunde influis la filozofion de Aŭgusteno, kiu mortiĝis citante la vortojn de Plotino. Aŭgusteno estis novplatonisma antaŭ lia konvertiĝo al kristanismo, do li sintezis sian malnovan filozofion kun sia nova religio.

Novplatonismo daŭris ĝis la [jarcento VI]? kiam Justiniano? fine fermis la Akademion? en Ateno? (la lernejo fondita de Platono). Kvankam la skolo de Plotino pereis, lia penso profunde influis kristanismon (per Aŭgusteno kaj aliaj) kaj islamon (per falsafismo). Ĝis la tempo de Akvino, unu mil jaroj post Plotino, kristana (kaj tial okcidenta) filozofio estis plejparte novplatonisma.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 15, 2002 5:01 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: