[Hejmen]Afrodita

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Afrodita, la ora diino de beleco, amo, kaj deziro, estas la filino de Zeŭso kaj Diono?. Kiel Afrodita Urania. (ĉiela Afrodita), ŝi estas la diino de la ideala amo. Kiel Afrodita Benetrix, ŝi protektis geedzecon. Kiel Afrodita Porne, ŝi estis la diino de la volupto, kaj ŝi protektis la amoristinojn.

Laŭ Heziodo?, la nomo Afrodita venas de la greka vorto aphros (ŝaŭmo), kaj Afrodita naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano?. La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno? kaj Korinto?.

Afrodita estis tre bela. Kiam Pariso? devis elekti en konkurso la plej belan de la diinoj Afrodita, Hera, aŭ Atena?, li elektis Afroditan.

Afrodita fariĝis patrino; Dejmoso? (teruro), Foboso? (timo), Harmonia?, kaj Eroso?, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj.

La mirto? estis la arbo de Afrodita, kaj la kolombo, la cigno?, kaj la pasero? estis ŝiaj birdoj.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 7, 2002 6:12 am by Brion VIBBER (diferencoj)
Serĉu: