[Hejmen]Hera

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Hera (Hera aŭ "protektema" en la greka) estis la diino de la geedzeco, kaj de la fekundeco. Ŝi estis la edzino de Zeŭso, kaj la reĝino de la olimpanoj.

Hera disputis multe kun Zeŭso pro liaj amaferoj. Ŝi malamis ankaŭ la heroon? Heraklon?, ĉar li estis la eksteredzeca filo de sia edzo kaj la bela mortonta Alkmena?. Aliflanke, ŝi protektis alian heroon, Jazonon?.

Multoj mitologoj kredas, ke la kulto de Hera estas prahistoria. Antaŭ pli ol dek mil jaroj, la homo adoris prototipan diinon de la fekundeco, kaj ĉi-tiu diino fariĝis Hera en Grekio, kaj grade perdis sian hegemonion kiel ĉefdio al Zeŭso. La antropologoj trovis multajn figuretojn de la nuda dika [Granda Patrina Diino]? en Eŭropo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 4, 2002 3:44 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: