(plusendita de Ĝermana Lingvaro)

[Hejmen]Ĝermana Lingvo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Ĝermana

Antaŭ 2000 jaroj, en norda Germanio, Danio, kaj suda Skandinavio, multaj triboj parolis la ĝermanan, aŭ la teŭtonan pra-lingvon de la modernaj ĝermanaj lingvoj. Dum 50 generacioj, la ĝermanaj dialektoj ŝanĝis tre malrapide, kaj hodiaŭ, en la okcidenta Eŭropo, oni parolas la germanan, la platdiĉan, la nederlandan, la frisan?, anglan, inter aliaj.

La ĝermanaj lingvoj nun floras en Nordameriko, norda Eŭropo, Sud-Afriko kaj Oceanio.

Eĉ hodiaŭ, estas multaj similaĵoj inter la nuntempaj germana kaj angla, ekzemple, en la leksiko, ni trovas: arm (brako), finger (fingro), hand (mano), land (lando), bitter (amara), wild (sovaĝa), wind (vento), warm (varmeta), winter (vintro), Bier/beer (biero), butter (butero), Brot/bread (pano), Haus/house (domo), Maus/mouse (muso), See/sea(maro), Mann/man(homo).

La plej antikvaj skriboj de la ĝermana estas en la gota lingvo en skribo greka. La plej fama el la gotaj skriboj estas la Arĝenta Libro, luksa evangeliaro en la gota el la 6-a jarcento.

La norda branĉo devenas de la [malnova norsa lingvo]?. El la modernaj lingvoj, la [islanda lingvo]? estas la plej proksima al la malnova lingvo de la vikingoj?.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 15, 2002 12:51 am by kirsti.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: