#REDIRECT Blakeo |
William BLAKE [uxiljam blejk] (1757?-1827?) de Londono? estas cxefa verkisto de angla romantika? poezio?. Poeto, artisto, mistikulo, li gajnis sian panon kiel gravuristo. Li ilustris siajn poemojn (helpita de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano (ofte misliterumadis). Romantikismo? estis literatura reakcio kontraux la industriigado? kaj modernismo de Britio. Sed kie la plimulto de romantikistoj starigis naturon, korsenton kaj epokojn pasintajn kontraux la griza masxino, Blake starigis supernaturon, spiriton, imagon, fidon, verkinte poezion lirikan, mistikan kaj vizian. Multaj de la la jarcento XIX pensis ke li estis freneza. Wordsworth? diris, "sendube cxi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de Sinjoro Byron? kaj [Walter Scott]?." Ruskin? priskribas la menson de Blake kiel "malsana kaj sovagxa", kvankam "granda kaj sagxa". Sed la jarcento X, ekde Yeats?, admiras je Blake kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto. Blake estas poeto grava kaj serioza cxar li estas originale diskutas la grandajn demandojn de fido?, religio, filozofio kaj kredo?. Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj sxajnis freneza al sia tempo -- cxar li inventis novan sistemon de mitoj por por esprimi sin mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aux esti sklavigita al la de alia homo." Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la Kanto de Naiveco kaj Sperto (verkita kiam Blake estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj sagxa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple Ameriko, Miltono?, kaj La Libro de Urizeno. Kiam li estis infano, li vidis anĝelojn? kaj la profeton Jeĥezkel?. Li mortis malricxa kaj estis enterigita sen marko. .... Blake estis influita de la Biblio, Miltono?, kaj Danto, inter aliaj. Fakte, li ilustris libron de Danto kaj la libron de Ijob. Li ne estis formale klerigita, sed spite de tio, li legis largxe kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Miltono, kaj la antikvaj romanoj kaj grekoj. /Priparolu? |