(plusendita de Blakeo)

[Hejmen]William Blake

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

William BLAKE [ŭiljam blejk] (1757?-1827?) de Londono? estas ĉefa verkisto de angla romantika? poezio?. Poeto, artisto, mistikulo, li gajnis sian panon kiel gravuristo. Li ilustris siajn poemojn (helpita de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano (ofte misliterumadis).

Romantikismo? estis literatura reakcio kontraŭ la industriigado? kaj modernismo de Britio. Sed kie la plimulto de romantikistoj starigis naturon, korsenton kaj epokojn pasintajn kontraŭ la griza maŝino, Blake starigis supernaturon, spiriton, imagon, fidon, verkinte poezion lirikan, mistikan kaj vizian.

Multaj de la la jarcento XIX pensis ke li estis freneza. Wordsworth? diris, "sendube ĉi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de Sinjoro Byron? kaj [Walter Scott]?." Ruskin? priskribas la menson de Blake kiel "malsana kaj sovaĝa", kvankam "granda kaj saĝa". Sed la jarcento X, ekde Yeats?, admiras je Blake kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto.

Blake estas poeto grava kaj serioza ĉar li estas originale diskutas la grandajn demandojn de fido?, religio, filozofio kaj kredo?. Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj ŝajnis freneza al sia tempo -- ĉar li inventis novan sistemon de mitoj por por esprimi sin mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aŭ esti sklavigita al la de alia homo."

Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la Kanto de Naiveco kaj Sperto (verkita kiam Blake estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj saĝa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple Ameriko, Miltono?, kaj La Libro de Urizeno.

Kiam li estis infano, li vidis anĝelojn? kaj la profeton Jeĥezkel?. Li mortis malriĉa kaj estis enterigita sen marko.

....

Blake estis influita de la Biblio, Miltono?, kaj Danto, inter aliaj.

Fakte, li ilustris libron de Danto kaj la libron de Ijob.

Li ne estis formale klerigita, sed spite de tio, li legis larĝe kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Miltono, kaj la antikvaj romanoj kaj grekoj.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 19, 2002 9:15 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: