[Hejmen]Historio de Hobbes

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Revizio 2 . . January 29, 2002 9:27 am fare de Stefano KALB [Hobeso->Hobbes]
Revizio 1 . . December 8, 2001 8:07 am fare de Stefano KALB
  

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1c1,97
#REDIRECT Hobeso
Thomas Hobbes [tames habz] (1588-1679?) estis
angla filozofo, la unua cxefa filozofo de modernismo
. Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en
menso ili ankoraux estis duone antauxmodernismaj; Hobbes, aliflanke, estis
plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo? estas tute
moderna. En politika filozofio, Hobbes estas la baptopatro de la
[banana respubliko]?
.

Vivo




Havinte nur 15 jarojn, Hobbes iris al Magdalena Kolegio de
Oksfordo? je 1603, diplomigxinte en 1608?. En 1629? li
enangligis Tucididon?, la greka historiisto (la traduko restas
unu el la plej bona en la anglan de Tucidido) kaj komencis studi
Eŭklidon?. Hobbes cxefe gajnis panon kiel guvernisto de la
familio Cavendish
, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la
angla enlanda milito. Dum la milito, Hobbes sekvis la familion al
Francio, kie li logxis dum 1640? - 1651?. Tie li
renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo,
Gassendi? kaj Kartezio. En 1646? en Parizo, li instruis la
estontan anglan regxon, Karlo II, kaj komencis verki sian majstran verkon,
la Leviathan?. Je gxia eldono, en 1651?, li malamikigis
la eklezion en Francio pro gxia tuta materialismo?, kaj tial li revenis
al sia patrolando.

Verko




Lia majstra verko estas la Leviathan. En gxi li
klarigas sian teorion? pri naturo, homo, historio, moralo kaj
politiko. Gxi enkondukis du grandan disvolvigxon:



  • Politika potenco devenas ne de Dio sed de la popolo. Tion li pruvas per
    la ideo de [socia kontrakto]?, ideo kiun
    Spinozo,
    Rousseau kaj
    Locke poste disvolvigis. Socia kontrakto
    estas la interkonsento de civitanoj -- cxu implica cxu malimplica -- pri
    kiu regas kaj kiel. Tia interkonsento tipe okazas je la fondo de la
    civito kaj ligas postulojn.

  • Naturo estas tute materialisma. Ne nur rokoj, steloj, floroj, kaj
    bestoj, sed ankaux homoj kaj mensoj. Dum Kartezio, ekzemple, ankaux vidis
    naturon kiel granda mekaniko, li ne etendis la mekanikon al la menso
    mem. [La menso kiel mekaniko]? estas ideo vulgara en nia jarcento, sed
    estis revolucia en la jarcento de Hobbes.



La Leviathan estas fama precipe por gxia politiko:
Laux Hobbes, homo estas nature egoisma, sia vivo "acxa, besta,
mallonga"
. Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, cxiu homo
vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de
perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan
politikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca regxo aux registo. Tia
registo estas super legxo, estante la legxo mem. Kvankam la nuna civitano
ne konsentis al tia civito, cxar siaj antauxuloj tiele konsentis kaj
fordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraux restas valida.
(Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus
malricxa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stulteco).

La rezulto de la rezonado de Hobbes favoris regxecon, sed lia metodo pli
poste estos uzita por subteni demokration. Hobbes opiniis ke demokratio
estas malbona regximo: gxi faras politikon tro malrapide kaj tro
malfirme. Gxi estas malbona ideo disvastigita de la klasikaj libroj de la
grekoj. En tio, Locke tute malkonsentis, estinte lia cxefa kontrauxulo en
politika filozofio.

Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko
per historio
, metodo uzita ecx de
Markso. Antaux Hobbes, filozofoj rezonis ne per
historio, sed per la naturo de homo (ekzemple,
Platono), per la efektiva konduto de civitoj
(Aristotelo), ktp.

Post Morto




Lia politika filozofio ne estis akceptita nek en sia tago nek nia, nek de
la demokrato, la regxisto nek la marksisto. Tamen gxi ja influis la
politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico?, Bentham? kaj
Mill?.

Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto estis evoluita de
Spinozo, Rousseau kaj Locke.

Kvankam atakita en sia tago, sia materialisma mondbildo nun estas
vulgara en la Okcidento?, precipe inter siaj samlingvanoj. Lia
baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materialistan klarigon
pri konscio kaj menso.

Alivorte, dum la rezultoj de Hobbes ne dauxris, sia metodo kaj
antauxsupozitoj ja dauxras kaj influas la modernan mondbildon.


/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Serĉu: