[Hejmen]Hobbes

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Thomas Hobbes [tames habz] (1588-1679?) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo . Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso ili ankoraŭ estis duone antaŭmodernismaj; Hobbes, aliflanke, estis plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo? estas tute moderna. En politika filozofio, Hobbes estas la baptopatro de la [banana respubliko]?.

Vivo

Havinte nur 15 jarojn, Hobbes iris al Magdalena Kolegio de Oksfordo? je 1603, diplomiĝinte en 1608?. En 1629? li enangligis Tucididon?, la greka historiisto (la traduko restas unu el la plej bona en la anglan de Tucidido) kaj komencis studi Eŭklidon?. Hobbes ĉefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito. Dum la milito, Hobbes sekvis la familion al Francio, kie li loĝis dum 1640? - 1651?. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo, Gassendi? kaj Kartezio. En 1646? en Parizo, li instruis la estontan anglan reĝon, Karlo II, kaj komencis verki sian majstran verkon, la Leviathan?. Je ĝia eldono, en 1651?, li malamikigis la eklezion en Francio pro ĝia tuta materialismo?, kaj tial li revenis al sia patrolando.

Verko

Lia majstra verko estas la Leviathan. En ĝi li klarigas sian teorion? pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Ĝi enkondukis du grandan disvolviĝon:

La Leviathan estas fama precipe por ĝia politiko: Laŭ Hobbes, homo estas nature egoisma, sia vivo "aĉa, besta, mallonga". Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, ĉiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan politikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca reĝo aŭ registo. Tia registo estas super leĝo, estante la leĝo mem. Kvankam la nuna civitano ne konsentis al tia civito, ĉar siaj antaŭuloj tiele konsentis kaj fordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraŭ restas valida. (Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malriĉa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stulteco).

La rezulto de la rezonado de Hobbes favoris reĝecon, sed lia metodo pli poste estos uzita por subteni demokration. Hobbes opiniis ke demokratio estas malbona reĝimo: ĝi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Ĝi estas malbona ideo disvastigita de la klasikaj libroj de la grekoj. En tio, Locke tute malkonsentis, estinte lia ĉefa kontraŭulo en politika filozofio.

Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita eĉ de Markso. Antaŭ Hobbes, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple, Platono), per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp.

Post Morto

Lia politika filozofio ne estis akceptita nek en sia tago nek nia, nek de la demokrato, la reĝisto nek la marksisto. Tamen ĝi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico?, Bentham? kaj Mill?.

Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto estis evoluita de Spinozo, Rousseau kaj Locke.

Kvankam atakita en sia tago, sia materialisma mondbildo nun estas vulgara en la Okcidento?, precipe inter siaj samlingvanoj. Lia baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materialistan klarigon pri konscio kaj menso.

Alivorte, dum la rezultoj de Hobbes ne daŭris, sia metodo kaj antaŭsupozitoj ja daŭras kaj influas la modernan mondbildon.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 29, 2002 9:27 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: