[Hejmen]Rousseau

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jean-Jacques ROUSSEAU (1712-1778) estas grava svisa filozofo de Ĝenevo?, la baptopatro de romantikismo kaj la [Franca Revolucio]?, lia penso fundamenta formiginte la [maldesktranisman mondbildon]?.

Rousseau estis edukita de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando, Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe Hume. Liaj verkoj estis brulitaj, lia domo ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon (kaj eĉ inventis novan notometodon), kaj loĝis kun sia senleĝa edzino, [Tereza La Vasseur]?, duonalfabeta servistino.

Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis feliĉa kaj egala. La originala stato de naturo. La [nobela sovaĝulo]?. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon De kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile).

Lia Konfesoj, estis la plej persona aŭtobiografio ekde la Konfesoj de Aŭgusteno, kaj starigis novan modan inter tiaj verkoj.

....

Rousseau skribis konstitucion por Korsiko kaj Pollando.

Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj Pol-Poton.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 5, 2002 8:42 pm by Christophe FOUCHER (diferencoj)
Serĉu: