[Hejmen]Nestorianismo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 11-a revisio:
Religio > Kristanismo > Nestorianismo
Nestorianismo estis la ĉefa formo de kristanismo en Azio ekster la Levanto? dum 500-1500. Ĝi estas la kristanismo konita de Mohameto kaj la unua kristanismo kiu alvenis al Ĉinio. Nestorianismo floris de la 5-a jarcento al la 10-a jarcento. Hodiaŭ estas 400 mil nestorianoj, precipe en Irano kaj Hindio.

Nestoriansimo estis fondita je 428 de Nestorio?, [patriarko de Konstantinopolo]? (428-431), kiu estis fervora batalanto kontraŭ arianismo. Nestorianismo instruas, ke Jesuo Kristo havas du personojn? (greke, prosopon), unu dia, unu homa. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj.

Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de la Theotokos ("Dipatrino"): Sankta Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo. La dia persono de Kristo devenis de Dio la Patro.

La katolika/ortodoksa Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis nestorianismon kiel herezo en la [Koncilio de Efeso]? je 431 kaj denove ĉe la [Koncilio de Kalcedonio]? je 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homo). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono, kiu estas samtempe estas homo kaj Dio.

La demando eble ŝajnas ludo de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem. Historie, katolikismo kaj ortodoksismo povis fortike rezisti islamon, sed ne nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli malforta.

Post la koncilioj, nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita al Arabio?, Persio, Hindio kaj Ĉinio. Ekde la 8-a jarcento, multaj nestorianoj konvertis al islamo. Nestorianismo malprosperis post 1300.

Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj.

La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. La posteno estas heredata de onklo al nevo.

La rito? devenas de Antioĥia? kaj estas nomata la [ĥaldea rito]?.

En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "ĥaldeaj katolikoj".

Dum nestorianismo estis reakcio kontraŭ arianismo, la reakcio kontraŭ nestorianismo estis monofizitismo?.

Vidu ankaŭ: Kristologio?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 9, 2002 10:07 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: