La imperio rigardis sin kiel la posteulo de [la roma imperio]? kaj [la bizanca imperio]?.
Ĉe sia pinto ĉirkaŭ 1980, ĝi rekte regis la nunajn naciojn de Rusio, Litovio, Latvio, Estonio, Ukrajno, Moldavio, Taĝikio?, Kazaĥlando?, Kirgizlando?, Turkmenio?, Uzbekio, Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio.
Aldone, ĝi nerekte regis la nunajn naciojn de Pollando. Slovakio, Ĉeĥio, Rumanio, Hungario, Bulgario, Jugoslavio, Bosnio?, Kroatio, Slovenio, orienta Germanio, Nord-Koreio, Kubo, Mongolio?, kaj, portempe, Afganistano.
Inter aliaj, la rusa imperio etendis eŭropanan civilizon al Siberio?, pacigis centran Azion, venkis Napoleonon? kaj Hitleron?, enkondukis komunismon? kaj sendis la unuan homon en la kosmon.
Sub la caroj, rusa literaturo floris: Dostoevskio?, Tolstojo?, ktp. Sed, aliflanke, la imperio estis ekonomie kolonio de okcidenta Eŭropo. Laŭ Lenino, la bankistoj de Germanio tenis pli da potenco super Rusio ol la caro kaj liaj soldatoj.
En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio?. La [Granda Milito]? plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la [Rusa Revolucio]?. Sed Lenino, spite de lia fervora libro kontraŭ imperialismo, ne liberigis la ne-rusajn landojn de la imperio.
....