Dum la kristanoj filozofoj Aŭgusteno kaj Akvino rigardis grekan penso kiel tre saĝa, difekta antaŭombro de la kristana vero, la falsafistoj rigardis tion renverse: greka racio estas la vera religio, ĝi estas pli alta kaj vera ol islamo. Jes ja. Dum Aristotelo pensis kaj parolis pri la vero, Mohameto nur popularigis ĝin per fabeloj akcepteblaj al la popolo.
Pro tio, la falsafistoj tenis doktrinon herezan rilate al islamo:
Ktp. Kaj Mohameto kaj Plotino estus ŝokitaj. Sed la falsafistoj rigardis sin kiel bonaj filozofoj kaj bonaj islamanoj. En Kristanio, ili estus kondamnita kiel herezuloj (simile al Tertuliano? kaj la gnostikoj), sed en Islamio, kiu emfazas agon super kredo, ili ne estis herezuloj. Kiel bonaj islamanoj, ili preĝis kvinfoje po tago al Meko?, fastis dum Ramadano?, ktp. Kaj tio sufiĉas.
Laŭ falsafismo, homa racio estas spegulo de Absoluta Vero (= Dio). Kaj, kiel ilia Dio (kaj kiel Platono), la falsafistoj ne estis interesitaj de la diversaĵoj kaj efemeraĵoj de la mondo, sed deziras vidi kaj kompreni la racion kiu subtenas la mondon, kaj vivu laŭ tiu racio.
Do ibn-Kaldun?, ekzemple, pensis nepri la okazoj de historio, sed pri ĝiaj cikloj kaj principoj, kiel Aristotelo farus.
La falsafistoj kutime estis astrologoj kaj kuracistoj de la imperia kortego kaj de la elito. Tio donas al ilia penso iom da influo.
La unua ĉefa falsafisto estis al-Kindi. La plej fama en la Okcidento estas Aviceno kaj Averoeso?, kiuj influis la Okcidenton precipe per Akvino. Ibn-Kaldun? ankaŭ estis falsafisto.
Postaj islamaj pensintoj -- ekzemple, Suhrawardi? -- penis pli plene kaj egale sintezi islamon kun greka racio.