La plej influaj estas la skoloj de Platono kaj Aristotelo, plejparte ĉar Aŭgusteno kaj Akvino sukcesis sintezi ilian penson kun kristanismo. La sintezo de greka filozofio kun islamo, de Aviceno kaj aliaj, fiaskis.
Ĝenerale, greka filozofio estimis racion super ĉio kaj aplikis ĝin al la mondo por kompreni ĝin. La grekoj aplikis racion ne nur al natura fenomeno, sed eĉ ankaŭ al moralo kaj al la grandaj demandoj de vivo. Al la grekoj, filozofio ne estis intelekta ludo, sed afero serioza por sciiĝi ne nur pri la luno kaj la steloj, sed ankaŭ pri vivmaniero.
En aliaj landoj, tiaj demandoj estis la fako de sacerdotoj kaj religio, sed en la antikva greka mondo (kiel en la moderna Okcidento), sacerdotoj ne posedis politikan rolon aŭ potencon. Ofte la sacerdoto estis elektita per loto kaj lia rolo estis limigita sole al rito.
En la [romia imperio]?, greka filozofio ofte anstataŭigis religion. Ekzemple, por [Marko Bruto]?, la mortiganto de Julio Cezaro, platonismo estis efektive lia religio. La limo inter religio kaj filozofio ofte estis tre nebula -- ekzemple, la limo inter novplatonismo? kaj gnostikismo en la [jarcento III]?.
....