Nestoriansimo estis fondita je 428 de Nestorio?, [patriarko de Konstantinopolo]? (428-431), kiu estis fervora batalanto kontraŭ la herezo arianismo. Nestorianismo instruas, ke Jesuo Kristo havas du personojn (greke, prosopon), unu dia, unu homa. La du personoj estis kunligitaj sed ne unuigitaj.
Pro tio, Nestorio kontraŭstaris la doktrinon de Theotokos ("Dipatrino"): Sankta Maria ne estas la patrino de Dio, de Jesuo Kristo entuta, diris Nestorio, sed nur la patrino de la homa persono de Jesuo.
La katolika aŭ ortodoksa Eklezio, kiu rigardis la Enkarniĝon de Kristo kiel multe pli tuta kaj ĝisfunda, kondamnis nestorianismon kiel herezo en la [Koncilio de Efeso]? je 431 kaj denove ĉe la [Koncilio de Kalcedonio]? je 451. La koncilioj deklaris, ke Jesuo Kristo estas unu en persono (la persono de Jesuo mem), sed du en naturo (dia kaj homo). La du naturoj estas unuigitaj en la unu persono.
La demando eble ŝajnas ludo de vortoj, sed ĝi estis tre grava, ĉar la respondo determinas la naturon de Jesuo kaj tial la naturon de kristanismo mem. Historie, katolikismo kaj ortodoksismo povis fortike rezisti islamon, sed ne nestorianismo, kies ideo pri la dieco de Jesuo estas pli malforta.
Post la koncilioj, nestorianismo nur povis flori ekster la Imperio. Ekde la 6-a jarcento, ĝi estis disvastigita al Arabio?, Persio, Hindio kaj Ĉinio. Ekde la 8-a jarcento, multaj nestorianoj konvertis al islamo. Nestorianismo malprosperis post 1300.
Kvankam nestorianoj ne kredas, ke Maria estas la Dipatrino, ili ankoraŭ profunde estimas ŝin. Nestorianoj ankaŭ multe honoras la Krucon. Iliaj preĝejoj estas relative senornamaj.
La estro de la nestoriana eklezio estas la Patriarko de la Oriento. La posteno estas heredata de onklo al nevo.
La rito? devenas de Antioĥia? kaj estas nomata la [ĥaldea rito]?.
En la 16-a jarcento, iuj nestorianaj eklezioj unuiĝis kun la katolika eklezio. Tiuj nestorianoj estas la "ĥaldeaj katolikoj".
Dum nestorianismo estis reakcio kontraŭ arianismo, la reakcio kontraŭ nestorianismo estis monofizitismo?.