[Hejmen]Aztekoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Aldoniĝis: 0a1,10
Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Indianaj Familioj > Azteko-Tana familio > Aztekoj



*Nomo: [m] asteki, naua; [f] Azteques; [r] acteki
*Indiana popolo en Meksiko; Kvanto: 1,2 mln (1992).
*Lingvo: azteka aux [nahua lingvo]?.
*Kredantoj: katolikoj.
*Gxis la 16-a jarcento en la teritorio de nuntempa Meksikio ekzistis la sxtato de aztekoj kun la cxefurbo Tenoĉtitlano?. Aztekoj kreis civilizon, kiu estis detruita de hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento.



Etnografio > Etno > Klasifiko de Etnoj > Indianaj Familioj > Azteko-Tana familio > Aztekoj

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksikio kiam alvenis la hispanoj en la jarcento XVI kaj unu el la ses ĉefaj civilizo?j de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna urbo de Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Kvankam la aztekoj ne havis ĉevalojn, nek pafilojn, nek eĉ la radon, ilia kalendaro estis pli preciza ol la eŭropana kaj ilia civilizo pli antikva. Ili estis alfabetaj kaj parolis la nahuan.

En 1325 la aztekoj fondis Tenoĉtitlanon, ilia ĉefurbo, la nuna Meksikurbo, urbo kiu staris sur insulo en la mezo de lago, urbo de kanaloj, de floroj kaj militistoj. La nomo "Meksikurbo" devenas de azteka nomo por la urbo: Metztliapan, "Inter la akvoj kaj la luno". [Aleksandro Humbolto]? nomis la urbon, "La urbo de la palacoj".

Kiam la aztekoj alvenis al la Valo de Meksikio, ili estis gento tre malforta. Laŭ neceso ili devis loĝi en la marĉoj de la Lago de Meksikurbo. Laŭ legendo, la dio, kiu gvidis ilin al la Valo, ordonis al ili loĝi en la loko, kie ili vidus aglon sidantan sur kakto kun serpento en la buŝo. La aztekoj vidis tian aglon kaj tie fondis Tenoĉtitlanon. Bildo de la aglo estas hodiaŭ sur la flago de Meskikio.

Pro la manko de tero, la azteko disvolvigis novan metodon de kultivado: la ĉinampo, kiu estis floso farita de kano kaj enhavinte kultivitan teron.

La kvartaloj de la urbo estis laŭ metio kaj klano. Ĉiu kvartalo havis sian templon kaj lernejon. En la lernejo, la knaboj lernis la arton de milito, la antikvajn kantojn de la dioj kaj la metion de la kvartalo. Knabinoj ne iris al lernejo, sed estis instruitaj de siaj patrinoj.

En la mezo de la urbo estis granda, blanka piramido. Sur la supro de la piramido estis du temploj, unu al Huitzilopochtli, la kolibro dio de la suno, kaj Tlaloc, dio de la pluvo. En la temploj, la sacerdoto?j oferis la batatantajn korojn de homoj, iafoje de homoj aztekaj, iafoje de kaptitoj de milito. Malpli severe, la aztekoj faris penton per memsangado, precipe de la orela lobo.

La aztekoj servis multajn aliajn diojn, la plej fama estinte Kvetzalkoatlo, la Serpento de Plumoj, kiu estis dio en Meksikio de post -500?. Kvetzalkoatlo estis la matenstelo (Venuso). La legendoj de Kvetzalkoatlo antaŭdiris la alvenon de la hispanoj.

En la jarcento XV, la aztekoj fariĝis la ĉefa gento de Meksikio, venkinte la toltekojn kaj la zapatekojn. Je 1500, ilia imperio? enhavis 10 milionojn da homoj. La aztekoj estis malamitaj de sia regitaro, ĉefe ĉar ili postulis tributon de homoj, kiuj poste estis oferitaj al la dioj. En batalo, pro tia oferado, la aztekoj celis kapti kaj ne mortigi siajn malamikojn. Tial glavoj kaj pafiloj ne estis taŭgaj armiloj por ili, sed bastonegoj.

La sonĝo de princino: En 1509 la azteka princino, Papantzina, sonĝis pri la alveno de ŝipoj kun nigraj krucoj sur la veloj. En la sonĝo, anĝelo, kun la sama nigra kruco sur la frunto, diris, ke la ŝipoj konkeros ŝian landon, sed ankaŭ portas la scion pri la unusola, vera Dio. Ŝia sonĝo fariĝis la historio de Meksikio dum la jarcento XVI, la hispanoj alveninte je 1519 en tiaj ŝipoj, portinte la glavon kaj la krucon, venkinte la aztekojn je 1521.

La hispanoj: La hispanoj ne povis simple forviŝi la aztekojn, aŭ eĉ sklavigi ilin: anstataŭ ili anstataŭis la hispanan reĝon por la azteka, kaj, post tempo, ankaŭ la hispanan lingvon kaj fidon. La arĝento de Meksikio foriris al Hispanio kaj la antikvaj libroj de Meksikio estis forbrulitaj. Kvankam la hispanoj nomis la landon Nova Hispanio, ili ne kunportis siajn virinojn, tial Meksikio fariĝis miksaĵo de la azteka kaj la hispana en sango kaj en spirito. Kaj la antikvaj dioj ne simple malaperis, sed parte travivis en la kulto de kristanaj sanktuloj.

Dume en Hispanio, oni disputis ĉu la aztekoj posedas animojn. La komercistoj, kiu deziris la arĝenton de Meksikio, diris "ne", sed la Eklezio, kiu deziris la animojn de Meksikio, diris "jes".

1531: En lando kie virgulinoj estis oferdonita al serpenta dio, aperis la Virgulino, Sankta Maria, al la azteko Juan Diego ĉe Gvadalupo je 1531. Tio helpis disvastigi la kristana fidon tra la landon.

...

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 19, 2002 9:35 pm by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: