Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj >
Indianaj Familioj > Azteko-Tana familio
Lingvofamilio de Amerikaj indianoj - unu el la plej grandaj indianaj familioj en pasinteco. Ili estis ĉefloĝantoj de Azteka ŝtato kaj de sudokcidento de Nord-Ameriko. Reprezentantoj: Aztekoj (1.3 mln), Pipiloj, Ŝoŝonoj. Totala kvanto: 1.8 mln.
AZTEKOJ
- Nomo: [m] asteki, naua; [f] Azteques; [r] acteki
- Indiana popolo en Meksiko; Kvanto: 1,2 mln (1992).
- Lingvo: [azteka lingvo]?.
- Kredantoj: katolikoj.
- Ĝis la 16-a jarcento en la teritorio de nuntempa Meksikio ekzistis la ŝtato de aztekoj kun la ĉefurbo Tenoĉtitlano?. Aztekoj kreis civilizon, kiu estis detruita de hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento.
KOMANĈOJ
- Nomo: [m] pemena; [f] Comanches; [r] komanĉi
- Indiana popolo de ŝoŝona grupo en Usono (rezervejo en sudokcidento de ŝtato Oklahomo?), 6 mil (1992).
- Kredantoj: protestantoj.
PIPILOJ
- Nomoj: [m] maseual; [f] Pipils; [r] pipil
- Indiana popolo en Salvadoro, 155 mil (1992).
- Lingvo: de azteka-tanoana familio.
- Laŭ religio - katolikoj.
PUEBLOJ
- Nomoj: [f] Pueblo; [r] pueblo
- Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Usono (ŝtatoj Nov-Meksiko? kaj Arizono?), 32 mil (1987).
- Lingvoj: de juta-azteka familio.
ŜOŜONOJ
- Nomoj: [f] Chochons; [r] ŝoŝonoj
- Grupo de indianaj popoloj (mem ŝoŝonoj, komanĉoj, jutoj k.a.) en Usono. Entute ĉ. 70 mil (1992).
- Lingvoj: de juto-azteka familio.
- Tradiciaj konfesoj.