Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj >
Indianaj Familioj > Algonkino-Mosa Familio
Lingvofamilio de Amerikaj indianoj, kiuj loĝas en nordoriento de Nord-Ameriko, apud Grandaj Lagoj kaj rivero St. Laurenco. Reprezentantoj: Algonkinoj, Seliŝoj, Vakaŝoj. Totala kvanto: 405 mil.
ALGONKINOJ
- Nomo: [f] Algonquins; [r] algonkini
- (1) grupo de indianaj popoloj (oĝibvoj, mikmakoj, delavaroj, krioj, ĉejenoj k.a.) en Usono kaj Kanado, 260 mil (1992). Parolas en algonkinaj lingvoj. Apartenas al amerika branĉo de mongoloida raso.
- (2) Indiana popolo en Kanado. Kvanto: 2.5 mil.
- Lingvo: dialekto de oĝibva lingvo.
- Religio: katolikoj.
ĈEJENOJ
- Nomoj: [m] dzi-tsis-tas; [f] Cheyennes; [r] ĉejeni
- Indiana popolo de algonkina grupo en Usono (rezervejoj en ŝtatoj Montano? kaj Oklahomo?), 8 mil (1992).
- Kredantoj: kristanoj (protestantoj).
KRIOJ
- Nomo: [f] Krio; [r] kri
- Popolo de algonkina grupo en Kanado (provincoj Ontario, Manitobo, Saskaĉevano, Albertio?), 70 mil (1992).
- Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj (anglikanoj).
KVAKJUTLOJ
- Nomo: [m] kvakiutl; [f] Kvakiutl; [r] kvakijutli
- Indiana popolo de vakaŝa grupo en Kanado, 1 mil (1992).
- Laŭ religio protestantoj.
MENOMINOJ
- Nomoj: [m] menomini; [f] Menomines; [r] menomini
- Indiana popolo de algonkina grupo en Usono (rezervejo en ŝtato Viskonsino?, preskaŭ duono en urboj), pli ol 43 mil (1987).
- Laŭ religio katolikoj.
MIKMAKOJ
- Nomoj: [f] Micmacs; [r] mikmaki
- Indiana popolo de algonkina grupo en Kanado (rezervejoj en provincoj Kebekio, Nov-Skotio?, Nov-Tero? kaj [Princ-Eduarda insulo]?), 12,5 mil (1987).
- Kredantoj: protestantoj kaj katolikoj.
MOHIKANOJ
- Nomoj: [f] Mohicanes; [r] mogikani
- Indiana popolo de algonkina grupo en Usono (kelkaj centoj homoj, loĝas en rezervejo de Viskonsina ŝtato).
MONTARAJ NASKAPOJ
- Nomoj: [f] Montagnier-Naskapi; [r] montanje-naskapi
- Indiana popolo de algonkina grupo en Kanado (provincoj Kebekio kaj Nov-Tero?), 15 mil (1992).
- Konservas tradiciajn konfesojn, estas ankaŭ kristanoj (katolikoj kaj anglikanoj).
NUTAKOJ
- Nomoj: [f] Noutaki; [r] nutka
- Indiana popolo de vakaŝa grupo en Kanado (insulo Vankuvero?), parto - en Usono (ŝtato Vaŝingtono). Totala kvanto: 2 mil (1992).
- Kredantoj: kristanoj.
OĜIBVOJ
- Nomoj: [m] ĉippeva; [f] Chippewa, Ogibway; [r] oĝibve
- Indiana popolo de algonkina grupo en Usono (10 mil, 1992) kaj Kanado (20 mil).
- Kredantoj: precipe katolikoj.
SELIŜOJ
- Nomoj: [f] Selichiens; [r] seliŝi
- Grupo de indianaj popoloj en sudokcidento de Kanado kaj nordokcidento de Usono, pli ol 20 mil (1992).
- Lingvoj: seliŝaj.
- Kredantoj: kristanoj.