[Hejmen]Saskaĉevano

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Saskatchewan [sas-KAĈ-a-ŭan]---france La Province du Saskatchewan

La kanada provinco de Saskaĉevano havis loĝantaron de 978.933 en 2001, kaj areon de 651.700 km2. Saskaĉevano estas la mezo de la tri preriaj provincoj, inter Alberto kaj Manitobo, kaj inter la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Usono (Montano? kaj [Norda Dakoto]?).

La nomo Saskaĉevano venas de indiana lingvo, kaj signifas "rivero, kiu fluas rapide." Saskaĉevano kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 1a de septembro, 1905. La ĉefurbo estas Reĝino? (178.225 en 2001). Alia granda urbo estas Saskatoon? (196.811 en 2001).

En 1690, la brito [Henry Kelsey]? estis la unua blankulo, kiu vizitis "Sasjaĉevanon", kaj li pretendis la landon por la [Kompanio de Golfo Hudsona]?. Sed la franc-kanadanoj [[La Vérendrye]] konstruis komerc-postenojn en la Rivero Saskaĉevano en la jaroj 1740. En 1754,[[Louis François de la Corne]] penis kultivi tritikon en la teritorio. Nuntempe, tritiko? estas grava produkto de la provinco. Hodiaŭ estas 19.075 francparolantoj en Saskaĉevano.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 9:54 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: