(plusendita de Laozi)

[Hejmen]Laozio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Laozio (jc -VI) (ĉine, Laozi) estas grava ĉina filozofo kiu skribis la libron Dao De Jing ("Vojo kaj Virto") kaj fondis taoismon, unu el la tri ĉefaj religioj de tradicia Ĉinio (kune kun budhismo kaj konfuceismo?), kaj, kun konfuceismo, parto de la fundamento de ĉina filozofio. Laozio kaj taoismo profunde influis ĉinan penson, arton kaj spiriton. Budhismo interpretita laŭ taoismo fariĝis zenismo?.

Vivo

Laozio estis samtempulo de Konfuceo. Li estis malaltranga oficisto de la regno Ĝou en la urbo Luojango. En maljuneco, li malkontentis pri la mondo de homoj kaj foriris okcidenten, rajdante sur la dorso de nigra bovo. Ĉe pasejo en la montoj, la soldatoj de tiea garnizono petis lin verki libron. Tie li verkis la libron Dao De Jing kaj tiam daŭrigis sian vojaĝon okcidenten al loko nekonata. Laŭ unu legendo, li iris al Hindio kaj instruis princon...

Laŭ Ĝuangzio, taoisto de la jarcento -IV, Laozio estis saĝulo en la tempo de Konfuceo kaj li mortis en Ĉinio mem.

Laŭ kleruloj de nia tempo, Laozio ne verkis la libron Dao De Jing, sed ĝi estas verkita de liaj studentoj inter la jarcento -VI kaj -III. Tamen la libro klare esprimas la penson de Laozio. (Simile, Sokrato kaj Jesuo ne verkis librojn, sed siaj sekvintoj).

Verko

La libro Dao De Jing ("Vojo kaj Virto") estas tre mallonga -- ĝi nur enhavas 5467 vortojn -- kaj estas skribita en lingvo tre antikva kaj iafoje mistera. Tamen, ĝi estas libro tre profunda kaj tre saĝa. Aparte de la Biblio, ĝi estas la plej ofte tradukita libro de la mondo.

La libro temas pri la Tao ("Vojo") kaj Deo ("Virto"). La Tao estas super la kapablo de vortoj, ekster tempo kaj spaco. "La Tao eldirebla ne estas la eterna Tao," diris Laozio. La Tao naskis la ĉielon kaj la teron kaj ĉiun kreaĵon, sed ne, kiel la kristana Dio, ne kiel ĉarpentisto faras tablon, sed kiel disvolviĝado de si mem. La Tao ne estas persono, kiel la kristana Dio, sed forto sen vizaĝo. Ĝia efiko kaj maniero estas videbla en la agoj de la ĉielo kaj la tero, sed ne en la agoj de homoj.

Homoj senĉese strebas -- por riĉo, honoro, famo, eĉ por scio kaj sankteco. Sed tia strebado agas kontraŭ la Tao, kontraŭ la Vojo, la vojo videbla en la ĉielo kaj la tero. Tial tia strebado estas, en la fino, vana, estas la vojeto de homo, vojeto de larmoj kaj trompo.

La vera sanktulo -- ne la sanktulo laŭ la estimo de homoj, sed la sanktulo kiu sekvas la Taon -- ne vane strebas, sed agas kaj vivas laŭ la Tao, agas, paradokse, per senagado (ĉine, wu wei):

38a:

La vera sanktulo ne konscias pri sia boneco,</br> tial li estas bona.
La malsaĝulo penas esti bona,
kaj tial ne estas bona.
La vera sanktulo faras nenion,
sed nenio estas nefarita.

8:

La plej alta bono estas kiel akvo
Akvo donas vivon al la miriadaĵoj kaj ne strebas.
Ĝi fluas en lokojn malŝatatajn de homoj
tial ĝi estas kiel la Tao.
En loĝado, estu proksime al la tero.
En konduto kun aliaj, estu milda kaj kompata.
En parolado, estu vera.
En regado, estu justa.
En komercado, estu kompetenta.
En agado, estu ĝustatempa.
Ne batalo, ne kulpo.

48:

En celado de klereco, ĉiutage iu estas havigita.
En celado de la Tao, ĉiutage iu estas malhavigita.
Malpli kaj malpli estas farita,
Ĝis senagado estas atingita.
Kiam nenio estas farita, nenio estas nefarita.
La subĉiela estas prenita per senagado.
Atingi ĝin per agado ne sufiĉas por preni la subĉielan.

(Notu: la ĉisupraj ne estas tradukitaj el la ĉina de la originalo, sed plejparte el la angla traduko de Feng kaj English).

Al la vera sanktulo, estas tri juveloj: kompato, modereco kaj humileco. La kontraŭo al ĉiu estas egoismo.

En Esperanto

Laŭ mia scio, ne estas traduko de la tuta de Dao De Jing en Esperanto. Estas parta traduko surreta ĉe la TTT-ejo de Christian Richard. Wang Chongfang, tradukinto de Kamelo Ŝjangzi kaj la Analektoj de Konfuceo, intencas traduki la libron.


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 1, 2002 7:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: