[Hejmen]Hipioj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Hipioj (< angle hippy < hip "ŝika") aŭ "La generacio de 1968" estas nomo por tiuj gejunuloj kiuj dum la 1960-oj kaj la 1970-oj en Eŭropo, Nordameriko kaj Japanio revoltis kontraŭ siaj gepatroj kaj ties socio. Ili subite trovis sin neglektataj de generacio, kies ĉefa okupo estis mono?, kaj de socio, kiu instigis al malpaco kaj milito?. La nova [populara muziko]? kaj la novaj preventiloj? donis al ili impreson pri libereco, kio kondukis al senzorga vestaĵ- kaj harar-modoj, kaj liberaj sintenoj al amoro? kaj kelkaj drogoj?, precipe haŝiso?. La hipioj deziris ŝanĝi la mondon, kaj faris tion per protestomarŝoj (ĉefe kontraŭ la Usona interveno en Vjetnamo), malemo eniri la normalan socion, kaj aliĝo al alternativaj movadoj kaj idealoj, interalie Esperanto. Tiel, oni povas diri, ke la tempo de la hipioj estis flor-tempo por Esperanto. Multaj hipioj eksperimentis per alternativaj famili-strukturoj, kiel [familia komunumo]?.

Eventoj: [Festivalo Woodstock]? - [Vjetnama milito]? - 1968

Personoj inspirintaj la hipian movadon, kaŭ devenaj de tiu: Beatles? - [Bob MARLEY]? - [Jimmy HENDRIX]? - Karl MARX - Tolkien - Mao? - [Che GUEVARA]? - [Fidel CASTRO]? - [Martin Luther KING]? - [Mahatma GANDHI]?

Rilataj aferoj: Fridmilito? - Atombombo? - Haŝiso? - Psikedelio? - La Mastro de la Ringoj

Famaj sloganoj? de la hipioj estis "Make love, not war!" (angle [mejk lov not ŭo] "Amoru, ne militu!"), "Peace and love" (angle [pisn lov] "Paco kaj amo") kaj "Flower power" (angle [flaŭa paŭa] "Forto de floroj" (kaj ne de armiloj)).


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 14, 2002 1:54 am by kirsti.kvarteret.uib.no (diferencoj)
Serĉu: