(plusendita de Eternulo)

[Hejmen]Jehovo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Religio > Dio > Jehovo
Jehovo, la Eternulo, estas la ununura dio de la judoj?, la Dio de la Biblio kaj la Korano, de judismo, kristanismo kaj islamo, la Dio de duono de homaro. Laŭ islamo, Li estas Alaho?. Laŭ la kristanoj, Li estas la Sankta Triunuo. Laŭ gnostikismo, li ja kreis la mondon, sed li nur estas demiurgo?, ne la Plejalta Dio.

Interalie, Jehovo estas ununura, senkorpa, ĉiopova kaj eterna. Li kreis la teron kaj la ĉielon. Li komunikas al homoj per profetoj?, anĝeloj?, sanktaj skriboj, kaj preĝoj. Li donas moralordonojn al homoj kaj, post la [Tago de Juĝado]?, li rekompencos la bonulojn kaj punos la malbonulojn. Jesuo Kristo estas Lia Filo (laŭ kristanismo) kaj Mohameto Lia Fina Profeto (laŭ islamo).

Spite de lia origino kiel provinca dio de gento malgranda kaj malfeliĉa (la judoj estis sklavigita de Egipto, transloĝigita de Babilonio? kaj dispelita de Romio?), Jehovo venkis la diojn de la imperioj kaj eĉ la diojn de la filozofoj.

Tri ecoj distingas kaj grave helpis la karieron de Jehovo: li estas tre ĵaluza, severe morala sed ankaŭ intime persona. Esence li estas strikta sed kompata patro, ne iu senkora aŭ abstrakta reganto de la universo.

Tre ĵaluza: Lia unua ordono al Moseo estis Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. La plimulto de dioj nur regas limigitan sferon (rikolto, maro, nasko, ktp) kaj afable toleras kaj dividas la diservon de homoj kun aliaj dioj. Pro tio, eĉ hodiaŭ Hindio servas multajn diojn. Sed Jehovo, spite de lia malalta origino kiel juda dio, ne tiel sin limigas kaj ne tiel toleras: lia sfero ne nur estas la pluvo aŭ la semo, sed la tuta universo. Kaj li deziras ne nur laŭrita servo de la buŝo kaj la genuo, sed de la tuta homo: via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

Aldone, li tute li ne toleras servon al aliaj dioj, sed deziras la frakasadon de idoloj, deziras ekskluzivan servon. Li estas ĵaluza kiel edzino kaj eĉ komparas la servon al aliaj dioj al adulto, malfideleco, malĉasteco.

Severe morala: Malsimile al multaj aliaj dioj, Jehovo ne uzas sian grandan potencon kiel preteksto por esti kaprica kaj egoisma, sed anstataŭ li estas dio severe justa kaj morala, kiu deziras la saman en siaj kredantoj. Por kristanoj kaj judoj, lia moralo estas resumita en la Dekologo. Por kristanoj kaj islamanoj, la graveco de lia moralo estas substrekita en la institucio de infero? kaj la [Tago de Juĝado]?. Sed kun tia severeco estas ankaŭ kompato:

Intime persona: Servo al Jehovo ne nur estas afero de timo kaj rito, se ankaŭ de preĝado kaj amo. Ĉar Jehovo ne estas io abstrakta aŭ senkompata, sed vivanta persono ("la vivanta Dio" li sin nomas) kiu amas kaj zorgas pri siaj kredantoj (kaj eĉ nekredantoj). Li instruas per profetoj kaj sankta skribo (Biblio, Korano), li korektas kja punas -- ne pro kaprico sed pro amo kaj paradokse pro kompato. Liaj kredantoj povas preĝi rekte al li. Jesuo Kristo nomis lin ne nur "Patro" sed eĉ "paĉjo".

Laŭ modernistoj (ekzemple [Bertrand RUSSELL]?), Jehovo estas tro kruela kaj netolerema (infero, gentomortigado, puno de patro per siaj infanoj, ktp) por esti justa, tro erarema (ekzemple, la kontraŭdiroj kaj kontraŭsciencaj "veroj" de la Biblio) por esti vera kaj ĉioscia, kaj tro supernatura (la mirakloj kaj sakramentoj, ktp) por esti reala. Li nur estas fantazio de iu ĉiopova patro en la ĉielo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 11:15 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: