Inter -100 al 300, la Imperio disvastigis la latinan al okcidenta Eŭropo kaj Dacio? (la nuna Rumanio). Sed la lingvo disvastigita ne estis la klasika latina de Cezaro kaj Cicerono?, sed la vulgara latina, la latina de la strato disvastigita de soldato kaj komercisto al la provincoj. Simile, la strata angla de Londono?, kaj ne la angla de Ŝekspiro aŭ Miltono?, estis disvastigita al Aŭstralio en la jarcento 19 (kio estas ankoraŭ aŭdebla en la buŝoj de Sydney kaj de orienta Londono).
La vulgara latina estis lingvo pli simpla ol la klasika kaj jam simila al la modernaj latinidaj lingvoj. La simpligado okazis precipe pro la ŝanĝo de sono de la latina en la kelta buŝo, kiu sensencigis multe da finaĵoj, kaj tial la gramatiko? devis alĝustigi, devinte uzi prepoziciojn kaj vortordon kie finaĵoj ekfiaskis. Estis ankaŭ malsamo en la vortaro. Ekzemple, kiun Cezaro nomis equus, siaj soldatoj nomis caballus, el kiu devenis, post jarcentoj, caballo (hispane), cavalo (portugale), cavallo (itale kaj interlingvae), cal (rumane), cheval (france) kaj nia ĉevalo.
En la 4-a jarcento, kun la leviĝo de kristanismo, la nova proleta religio de la Imperio, la vulgara fariĝis la ĉefa lingvo de avangarda kulturo?. Ĝi estis la latina de la Vulgato, la ĉefa latina traduko de la Biblio eĉ hodiaŭ.