Tomaso HOBESO (1588-1679) (angle, Thomas Hobbes, [Ta'mas Habz]) estis angla filozofo, la unua cxefa filozofo de modernismo . Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso ili ankoraux estis duone antauxmodernismaj; Hobeso, aliflanke, estis plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo? estas tute moderna. En politika filozofio, Hobeso estas la baptopatro de la [banana respubliko]?. VivoHavinte nur 15 jarojn, Hobeso iris al Magdalena Kolegio de Oksfordo? je 1603, diplomigxinte en 1608. En 1629 li enangligis Tucididon?, la greka historiisto (la traduko restas unu el la plej bona en la anglan de Tucidido) kaj komencis studi Eŭklidon?. Hobeso cxefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito. Dum la milito, Hobeso sekvis la familion al Francio, kie li logxis dum 1640-51. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo, Gassendi kaj Kartezio. En 1646 en Parizo, li instruis la estontan anglan regxon, Karlo II, kaj komencis verki sian majstran verkon, la Leviathan. Je gxia eldono, en 1651, li malamikigis la eklezion en Francio pro gxia tuta materialismo, kaj tial li revenis al sia patrolando. VerkoLia majstra verko estas la Leviathan. En gxi li klarigas sian teorio?n pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Gxi enkondukis du grandan disvolvigxon:
La Leviathan estas fama precipe por gxia politiko: Laux Hobeso, homo estas nature egoisma, sia vivo "acxa, besta, mallonga". Vidpunkto simile al tio de Tucidido. Pro tio, cxiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan politikan potencan kaj rajtojn al absolute potenca regxo aux registo. Tia registo estas super legxo, estante la legxo mem. Kvankam la nuna civitano ne konsentis al tia civito, cxar siaj antauxuloj tiele konsentis kaj fordonis siajn rajotjn, la socia kontrakto ankoraux restas valida. (Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malricxa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stulteco). La rezulto de la rezonado de Hobeso favoris regxecon, sed lia metodo pli poste estos uzita por subteni demokration. Hobeso opiniis ke demokratio estas malbona regximo: gxi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Gxi estas malbona ideo disvastigita de la klasikaj libroj de la grekoj. En tio, Locke tute malkonsentis, estinte lia cxefa kontrauxulo en politika filozofio. Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita ecx de Markso. Antaux Hobeso, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple, Platono), per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp. Post MortoLia politika filozofio ne estis akceptita nek en sia tago nek nia, nek de la demokrato, la regxisto nek la marksisto. Tamen gxi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico, Bentham kaj Mill?. Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto estis pluigita de Spinozo, Rousseau kaj Locke. Kvankam atakita en sia tago, sia materialisma mondbildo nun estas vulgara en la Okcidento, precipe inter siaj samlingvanoj. Lia baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materialistan klarigon pri konscio kaj menso. Alivorte, dum la rezultoj de Hobeso ne dauxris, sia metodo kaj antauxsupozitoj ja dauxras kaj influas la modernan mondbildon. /Priparolu |
#REDIRECT Hobbes |