[Hejmen]Historio de Ellen G. White

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Revizio 2 . . January 19, 2002 9:02 am fare de Stefano KALB [gxustigi nomojn, aldonis ligilojn]
Revizio 1 . . December 8, 2001 8:02 am fare de Stefano KALB
  

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1c1,71
#REDIRECT Elena Blanko
Ellen G. WHITE [elen gxi uxajt] (1827?-1915) estis
usona profetino kaj la praktika fondinto de adventismo de la
sepa tago, sekto de protestantismo, kiu nun estas la tutmonda fido de
11 milionoj. Dio sendis al sxi pli ol du mil da vizioj kaj songxoj por, ke
sxi avertu kristanojn pri la proksima fino de la mondo, la
dua Advento de Kristo, kiam Kristo revenos al la mondo kaj jugxos la
mortintojn kaj vivantojn. Adventistoj estimas sxiajn skribojn kiel
inspirita de Dio kaj interpretas la Biblion laux ili.

Vivo




White naskigxis je 1827? al Robert kaj Eunice HARMON en Majno? en la
norda Usono. Sxia fratino, Elizabeth, estis sxia gxemelo. Kiam sxi
havis 9 jarojn, sxi estis frapita en la nazo de sxtono. La nazo estis grave
vundita kaj sxi estis senkonsciigita tri semajnojn. Post tio, sxi ne
sxajnis inteligenta kaj sxi ne plu iris al lernejo.

En 1840, kiam sxi havis 12 jarojn, sxi iris al tendaro de metodistoj
kun sxiaj gepatroj. Tie sxi donis sian koron al Dio. Je la 26-a de junio
1842?, sxi estis baptita kaj farigxis metodisto.

Dumtempe, inter 1840 kaj 1842?, White kaj la familio venis al la
kunvenoj de la adventisto [William MILLER]?. Adventistoj diris, ke la
reveno de Kristo estas proksima. Miller estis ecx pli preciza: li diris ke
Kristo revenos je la 22-a de oktobro 1844. La tago venis kaj foriris, sed
Kristo ne revenis. Tio estis la Granda Cxagreno (The Great
Disappointment
). La plimulto foriris, sed White restis kaj penis
kompreni la cxagrenon, per pregxado kaj legado de la Biblio. Kaj, je
mateno en decembro, sxi ricevis sxian unuan vizion, en kiu sxi vidis la
vojagxon de la adventistoj al la Urbo de Dio. Aliaj vizioj sekvis. Kvankam
sxi nur estis junulino, sxiaj vizioj helpis unuigi parton de la tiama
frakasata adventismo. (Alia parto de adventismo poste farigxis la
jehovismo?).

En 1846 sxi estis edzinigita de James WHITE, adventista predikanto. Ili
studis la libreton, "La Sepa Taga Sabato" de [Joseph BATES]? kaj ili estis
konvinkitaj. Kvankam sabato, la sepa tago de la semajno, estas la sankta
tago de la judoj kaj de la Dekologo de Moseo, kristanoj, de post la
komenco, anstatauxe solenis la unuan, dimancxon, la tago de la Relevigxo de
Kristo. Sed tia sxangxo estas sen mencio en la Biblio. Tial la argumento de
Bates per la Biblio estis klara. Kaj gxi estis konfirmita post ses monatoj
de vizio de White.

White kaj James vojagxis, skribis kaj predikis por la adventista fido. Ili
fondis eldonejojn (Review & Herald en 1850, Pacific Press en
1874?). James ordigis kaj administris la novan adventistan eklezion (kiu
estis oficiale fondita je 1860?), dum White gvidis gxin spirite per
sxiaj vizioj kaj skriboj.

Post la morto de James en 1881?, White skribis librojn kaj vojagxis tra
Usonon, Eŭropon kaj Aŭstralion por disvastigi
la fidon. Laux sxia konsilo, la eklezio estis ordigita tiel ke gxi povos
rapide kreski.

Vizio




Pri sxiaj cxefaj vizioj kaj antauxdiroj....

Verko




Pri sxiaj cxefaj libroj....

Post Morto




La adventista eklezio krekis kaj kreskas tre rapide tra la mondo. Sxi
vidis la eklezion kreskantan de kelkaj anoj al 136 mil anoj. En 2000, la
eklezio havis 11 milionojn kredantojn tra la mondon, kreskinte 5% po ano
dum la 85 jaroj post sxia morto.


/Priparolu?

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Serĉu: