Teodoro ne estis kondamnita kiel herezulo en sia tempo. Tio okazis en la jarcento posta kiam li fariĝis populara inter herezuloj.
Lia interpreto de la Biblio estis tre laŭvorta, praktika, judismema kaj tre kontraŭ-alegoria. La signifo de biblia teksto estas ununura kaj estas la intencita signifo de la homa aŭtoro mem. Pro tio, Teodoro ofte legis judajn komentarojn por kompreni la Biblion. Laŭ Teodoro, ekzemple, la 22-a Psalmo ne estas antaŭdiro pri la morto de Kristo.
Laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, biblia teksto povas havi multajn sencojn, ambaŭ laŭvorta kaj alegoria, inter aliaj. En tio, tiuj sekvas Origenon de Aleksandrio?. En tiu tempo, la teologoj de Antioĥia emis interpreti la Biblion laŭvorte kaj emfazi la homecon de Jesuo Kristo, dum la de Aleksandrio? emis interpreti alegorie kaj emfazi la diecon de Kristo.
Lia kristologio?: en reakcio kontraŭ arianismo, Teodoro emfazis la homecon de Kristo kaj lia libera homa volo. Li vidis la homecon kaj diecon de Jesuo kiel apartaj kaj plenaj sed ankaŭ unuigitaj kiel "edzo kaj edzino", "animo kaj korpo". Liaj vortoj pri tio ne estas klare herezaj, ĉar eble li rigardis la du flankoj de Jesuo kiel naturoj (la ortodoksa [kalcedonia doktrino]?) kaj ne kiel personoj (nestorianismo), sed Nestorio kaj aliaj sekvintoj de Teodoro klare interpretis lin hereze.
La multaj verkoj de Teodoro estas perditaj. Li batalis forte kontraŭ herezo de arianismo kaj apolinarianismo?.
Teodoro estis studento de la [Diodoro de Tarso]?.
En la jaro de lia morto (428), lia studento Nestorio fariĝis [Patriarko de Konstantinopolo]?.
Post morto: Je 451 ĉe la [Koncilio de Kalcedonio]?, la Eklezio nomis lin "heroldo de la vero kaj doktoro de la Eklezio". Sed je 533 ĉe la [Dua Koncilio de Konstantinopolo]?, la Eklezio kondamnis iujn el liaj verkoj kaj lian doktrinon pri la Enkarniĝo de Kristo kiel hereza. En tiu tempo, Teodoro fariĝis aŭtoritato inter la herezuloj de nestorianismo kaj pelagianismo?.